Plataforma Solar de Almería
Aspekto
La Plataforma Solar de Almería estas centro de esploro poreluzo de la sunenergio. Ĝi estis fondita en komenco de la 1980-aj jaroj kaj situas en dezerto de Tabernas en la hispana provinco Almería. Ĝi etendiĝas sur pli ol 100 hektaroj kaj oni instalis tie pli ol 20.000 m² da spegula surfaco. Oni provis tie diversajn teknikojn, precipe suncentralojn, inter naturaj cirkonstancoj.
La esplora centro ekfunkciis en 1982, tie kunlaboras germanaj kaj hispanaj esploristoj.