Saltu al enhavo

Platpreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 18:00, 22 okt. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Flanka rigardo sur la platpres-procezon

Platpreso (aŭ ofseto) estas unu el la tri ĉefaj metodoj presi (apud konkava preso kaj konveksa preso). Ĝi estas vaste uzata presteĥniko, ĉe kiu la inko estas transmetita de plato al gumfolio kaj tiam sur la surpresatan surfacon. Fizika bazo de la teĥniko estas malsamaj surfacaj strukturoj de la presplatoj: La presanta parto de la plato altiras oleon kaj forpuŝas akvon, kaj tial alprenas la inkon, la ne presanta parto de la plato altiras akvon, kaj tial ne altiras la inkon; tielmaniere adaptitas la bildoj al sur la papero.