Saltu al enhavo

Prostato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 15:18, 25 okt. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Prostato estas vira glando. La prostato troviĝas inter la urin-vezika cerviko kaj la uretro. Kvankam ĝi estas akcesora genera glando, pro apudeco ĝi povas forte influi sur la vezikon kaj ties funkciojn. Hipertrofio de prostrato estas ofta ĉe maljunuloj.

La prostata hipertrofio (nenormala trograndiĝo de tiu glando) estas renkontata precipe ĉe maljunaj viroj, kiuj suferis de kronika prostatito. Ĝi manifestiĝas komence per malfacila kaj ofta urinado (pisado) dumnokte; poste la veziko ne povas malpleniĝi komplete, kaj la malfacila ofta urinado intensiĝas kaj aperas eĉ dumtage. Se la paciento ne submetiĝas al trafa kuracado, la veziko disstreĉiĝas kaj sekve la kvanto da urino, kiu postrestas en ĝi post urinado pliiĝas; la simptomoj antaŭe menciitaj pliintensiĝas kaj aperas novaj: digestaj perturboj, difektŝanĝo de la ĝenerala stato kaj eĉ grava difekto de nutrado. Kelkaj komplikaĵoj povas aperi: urinreteno, poguta malreteno, hematurio, infektoj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Prostata masaĝo (sub anusa seksumado, pegado)