Rusa Akademio de Sciencoj
Rusia Akademio de Sciencoj (ruse Российская академия наук, Rossíjskaja akadémija naúk [rɐˈsʲijskəjə ɐkɐˈdʲemʲɪjə nɐˈuk], mallonge ruse РАН, RAN) estas supera scienca organizo de Rusio, gvida centro de fundamentaj esploroj en naturaj kaj sociaj sciencoj de la lando. Ĝi en 1991 evoluiĝis el la antaŭa Akademio pri Sciencoj de Sovetunio.
En Rusio krom RAN estas ankoraŭ 3 fakaj ŝtataj akademioj: Rusa Akademio pri klerigado (ĝis 1991 - Akademio de pedagogiaj sciencoj de USSR), Rusa akademio pri arkitekturo kaj konstruaj sciencoj, Rusa Arta Akademio; Laŭ la Rusa Federacia Leĝo N 6 pri «Pri la scienco kaj ŝtata scienc-teknika politiko», tiu ĉi akademioj estas nekomercaj ŝtataj organizoj. Krom ili ekzistas ankaŭ neŝtataj komercaj akademioj.
Nuntempe la Akademio estas formita laŭ la branĉa kaj teritoria principo kaj ĝi enhavas 13 fakojn de RAN (laŭ sciencoj) kaj 4 regionajn filiojn, kaj ankaŭ 15 regionajn sciencajn centrojn. Krom tio RAN havas plurajn institutojn.
Fakoj de RAN
- Fako de matematikaj sciencoj
- Sekcio de matematiko
- Sekcio de aplikataj matematiko kaj informadiko
- Fako de fizikaj sciencoj
- Sekcio de ĝenerala fiziko kaj astronomio
- Sekcio de nuklea fiziko
- Fako de energetiko, maŝinkonstruado, meĥaniko kaj kontrolprocesoj
- Sekcio de meĥaniko
- Sekcio de maŝinkonstruado
- Sekcio de energetiko
- Fako de informadikaj teknologioj kaj komputikaj sistemoj
- Fako de ĥemio kaj scienco pri materialoj
- Sekcio de ĥemio
- Sekcio de sciencoj pri materialoj
- Fako de biologiaj sciencoj
- Sekcio de fizika kaj ĥemia biologio
- Sekcio de biologio
- Fako de sciencoj pri la Tero
- Fako de sociaj sciencoj
- Sekcio de filozofio, sociologio, psikologio kaj rajto
- Sekcio de ekonomiko de UN
- Fako de historiaj kaj sciencoj
- Fako de fiziologio
- Fako de medicinaj sciencoj
- Fako de terkulturaj sciencoj
- Fako de tutmondaj problemoj kaj internaciaj rilatoj
- Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj
Regionaj filioj de RAN
- Siberia fako en Novosibirsk
- Urala fako en Jekaterinburg
- Sankt-Peterburgo fako en Sankt-Peterburgo
- Fororienta filio en Vladivostoko
Regionaj sciencaj centroj de RAN
- Vladikaŭkaza scienca centro de RAN kaj de la Registaro de la Respubliko Norda Osetio - Alanio
- Dagestana scienca centro de RAN
- Kabardina Balkara scienca centro de RAN
- Kazana scienca centro de RAN
- Karela scienca centro de RAN
- Kola scienca centro de RAN
- Scienca centro de RAN en Ĉernogolovka
- Puŝĉina scienca centro de RAN
- Niĵnij Novgoroda centro de RAN
- Samara scienca centro de RAN
- Sankt-Peterburga scienca centro de RAN
- Saratova scienca centro de RAN
- Troicka scienca centro de RAN
- Ufa scienca centro de RAN
- Suda scienca centro de RAN
Estraro de RAN
Gennadij Krasnikov — prezidanto de RAN (2022)
Vic-prezidantoj:
Historio
- 1724 — Sankt-Peterburga Akademio de Sciencoj estas fondita en Sankt-Peterburg laŭ la ukazo de imperiestro Petro la Granda la 28-an de januaro 1724. La Akademio estis formita laŭ la modelo de la okcidentaj akademioj. Tamen malsame de ili, RAN estis pli dependa de la ŝtato.
- 1747 — Imperia Akademio de sciencoj kaj artoj.
- 1803 — Imperiestra Akademio de sciencoj.
- 1836 — Imperiestra Sankt-Peterburga Akademio de sciencoj.
- 1917 — Rusa Akademio pri sciencoj.
- 1924 — Akademio de sciencoj de USSR.
- 1936 — Akademio translokiĝas al Moskvo.
- Formado de la filioj tra Rusio, akademio en la respublikoj (ekde 1991 ili estas aŭtonomaj akademioj).
- 1991 — Rusa Akademio pri sciencoj estis restarigita far la ukazo de la Prezidento de Rusio kiel plej supera scienca organizo.
Nobelpremiitoj
En la listo forestas eksterlandaj membroj de la Akademio
- Aleksej Abrikosov, fiziko, 2003
- Ĵores Alferov, fiziko, 2000
- Nikolaj Basov, fiziko, 1964
- Vitalij Ginzburg, fiziko, 2003
- Leonid Kantaroviĉ, ekonomiko, 1975
- Petr Kapica, fiziko, 1978
- Lev Landau, fiziko, 1962
- Ivan Pavlov, medicino, 1904, unua rusa nobelpremiito
- Aleksandr Proĥorov, fiziko, 1964
- Andrej Saĥarov, paco, 1975
- Nikolaj Semjonov, ĥemio, 1956
- Igor Tamm, fiziko, 1958
- Ilja Frank, fiziko, 1958
- Pavel Ĉerenkov, fiziko, 1958
Aliaj famaj akademianoj
- Ivan Kablukov
- Jacob Christian Schäffer (1718-1790, naturalisto, fizikisto kaj inventisto)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala hejmpaĝo de RAN (ruse)
- Prezedio de RAN Arkivigite je 2004-06-09 per la retarkivo Wayback Machine