Theodor Däubler
Theodor Däubler | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Theodor Däubler | |||||
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1876 en Triesto | ||||
Morto | 14-an de junio 1934 (57-jaraĝa) en St. Blasien | ||||
Tombo | Friedhof Heerstraße, 16 B 20 vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Edith Bell (en) vd | ||||
Parencoj | Arthur Brehmer (en) (patrina avo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto literaturteoriisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Theodor DÄUBLER (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1876 en Triesto, mortinta la 13-an de junio 1934 en St. Blasien estis aŭstra verkisto. Li famiĝis per patosaj-viziosaj penslivera poeziaĵaro laŭ la stilo de Ekspresionismo.
Vivo
Estante filo el riĉa aŭgsburga komercista familio en Triesto li pasigis la junajn jarojn dulingve edukita en Triesto kaj Venecio. Post la militoservo en Vieno li ekde 1898 ĝismorte vivis maltrankvilan migradan vivon kun pli longaj restadoj en Parizo, Berlino kaj Greklando. La lastajn du vivojarojn li estis en sanatorio en la Nigra Arbaro suferante je tuberkulozo.
Graveco
Däubler regis la historismajn kaj romantikajn stilojn perfekte (Hymne an Italien, 1916; Attische Sonette, 1924). Konsideratas kvazau ĉefverko la malfacile alirebla, epika-lirika kreitaĵego Das Nordlicht (5 vol., 1910-1921), kiu rekomendas al oni per ekspresionisma patoso novan, panteisman tutmondan unuiĝsenton. Impresite per siaj travivaĵoj italiaj kaj grekiaj li propagandis unuigon de pagana dionizismo kun apolonaj-kristanaj elementoj.
Liaj rakontoj temas pri la malharmonio inter naturo kaj civilizo en la moderna mondo, kiel en Der Marmorbruch (1930) aŭ Die Göttin mit der Fackel (1931). De kulturhistoria valoro estas liaj mediteraneaj vojaĝlibroj kiel Der Fischzug (1930) aŭ Griechenland (1946).
Fonto
Fischer, Cornelia: "Däubler, Theodor", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)
Eksteraj ligiloj
- Verkoj surrete
- Informoj pri Theodor Däubler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Ligiloj sciencaj[rompita ligilo]
- Theodor Däubler - Aufforderung zur Sonne Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio ĉe NDB
- Brenner-arkivo, Insbruko