Thor Heyerdahl
Thor Heyerdahl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1914 en Larvik, Norvegio |
Morto | 18-an de aprilo 2002 (87-jaraĝa) en Colla Micheri, Andora |
Mortokialo | Cerba kancero |
Lingvoj | norvega • angla • itala |
Ŝtataneco | Norvegio |
Alma mater | Universitato de Oslo - zoologio, geografio (1933–) |
Familio | |
Patro | Thor Heyerdahl (en) |
Patrino | Alison Martine Lyng (en) |
Edz(in)o | Jacqueline Beer (1996–2002) Yvonne Dedekam-Simonsen (en) (1949–1969) Liv Rockefeller (en) (1936–1947) |
Infanoj | Thor Heyerdahl (en) ( Liv Rockefeller (en) ) Bjorn Heyerdahl (en) ( Liv Rockefeller (en) ) |
Okupo | |
Okupo | esploristo maristo filmreĝisoro etnografo verkisto mondovojaĝisto vojaĝisto aventuristo scenaristo antropologo marbiologo arkeologo historiisto scienca esploristo |
Thor HEYERDAHL [tur HEJerdal] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1914 — mortis la 18-an de aprilo 2002) estis norvega antropologo.
Li famiĝis pro sia ekspedicio Kon-Tiki en 1947. Heyerdahl supozis, ke la loĝantoj de la Polineziaj Insuloj origine venis el Sudameriko, kaj per sia ekspedicio li pruvis, ke tiutempe almenaŭ ne ekzistis teknikaj obstakloj por trapasi la 8 000-kilometran distancon trans la Pacifika Oceano. Kune kun sia kvin-persona teamo li veturis al Sudameriko, konstruis primitivan floson el surloke troveblaj materialoj por ekvojaĝi al Polinezio. La sola moderna ekipaĵo sur la floso estis radiotelegrafiiloj; nutraĵojn la teamo gajnis el la maro. La dokumenta filmo pri la ekspedicio gajnis Oskaron en 1952 kaj la libro Kon-Tiki estis tradukita al 70 lingvoj, ankaŭ al Esperanto:
Ekspedicio Kon-Tiki / Traduko de Carsten Brynildsen - Stokholmo, 1951.
Heyerdahl faris poste diversajn aliajn ekspediciojn, ekz. per la papirusa boato Ra II de Maroko trans la Atlantikan Oceanon al la insulo Barbado. Krome li estis fervora aganto por la naturprotekto. En la filmo "Pipi Ŝtrumpolonga sur la sep maroj" li ludis piraton.
Pri Esperanto
Pri Esperanto, la antropologo esprimis sin favore plurfoje, interalie en la revuo "La Ponto" (1951):
|
En alia cirkonstanco, Thor Heyerdahl diris:
|
En 1959, li ankaŭ apartenis al la Internacia Patrona Komitato por la celebrado de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.[1]
Notoj
- Naskiĝintoj en Norvegio
- Naskiĝintoj en 1914
- Mortintoj en 2002
- Viroj
- Mortintoj la 18-an de aprilo
- Norvegaj ateistoj
- Norvegaj etnografoj
- Norvegaj esploristoj
- Norvegaj antropologoj
- Norvegaj historiistoj
- Norvegaj militistoj de la Dua Mondmilito
- Antaŭkolumbaj transoceanaj kontaktoj
- Grand-oficiroj de la Ordeno de Merito de la Itala Respubliko