Saltu al enhavo

Tipara familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:45, 30 nov. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri tipara familio en tipografio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon ''familio (apartigilo)''.
Pri la tipara familio «Garamondo»:
(a) La nomo (Adobe Garamond) kaj la ĉeffasono (la rekta, regular).
(b) La disponeblaj tiparfasonoj (rekta, kursiva, graseta, majuskleta).
(c) Aliaj tiparaj familioj samstilaj.

Tipara familio estas garnituro da tiparoj havantaj diversajn tiparajn gradojn, tiparajn pezojn, larĝojn kaj tiparajn fasonojn, sed samkarakteran dizajnon (stilon) kaj komunan nomon (la nomo kutime estas kopirajtaĵo); ekzemple Times New Roman (en Esperanto kelkfoje Tajmzo) kaj Verdana estas tiparaj familioj.

Cetere, kelkaj «orfaj» tiparoj havas nur unu fasonon.