Saltu al enhavo

Vantablack

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 19:22, 10 dec. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Parto de aluminifolio pentrita kun vantanigro

Vantablack (ankaŭ Esperantigita kiel vantanigro[1]) estas kemiaĵo farata el vertikalrektigitaj karbonnanotubaroj [2] kaj estas la plej malluma artefarita substanco[3] konata, absorbante ĝis 99,965% radiaĵon en la videbla spektro.[4][5] La "vantablack"-nomorajto estas posedo de Surrey NanoSystems Limited.[6]

La nomo venas el la angla esprimo "Vertically Aligned NanoTube Arrays" (vertikalrektigitaj nanotubaroj)[7] kaj la koloro nigro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]