Saltu al enhavo

Virgeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:12, 27 dec. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Juneco de franca pentristo William-Adolphe Bouguereau. Blanko estis tradicie asociita kun rita pureco, senkulpeco kaj virgeco en okcidentaj kulturoj.

Virgeco estas la eco de iu, kiu ankoraŭ ne amoris. Ĉe virinoj, la virgecon montras la ekzisto de himeno, kiu deŝiriĝas dum la unua amoro. Tamen, ĉi tiu signo ne estas perfekta. La himeno povas deŝiri alie.

En kelkaj kulturoj estas devige ke oni restu virgulo ĝis sia edziĝo aŭ edziniĝo. En multaj kulturoj estas tiel, ke virgeco estas konsiderata pli grava ĉe inoj ol ĉe viraj personoj.

Por virga ino oni kutime uzas la esprimon "virgulino" en Esperanto. La esprimo "virgulo" estas tial precipe uzata por viraj virguloj, kvankam teorie ĝi estas uzeble por ambaŭ seksoj. Tiu ĉi lingva seksemfazo verŝajne devenas de tio, ke oni konsideras la sekson de homo tre grava kiam oni parolas pri ties virgeco.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]