Saltu al enhavo

Wanda Szyksznian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wanda Szyksznian
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1948 (1948-04-26) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ilustristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Wanda Szyksznian [vanda ŝikŝknjan?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szyksznian Wanda estis hungara grafikisto, afiŝisto, altlerneja instruisto.

Wanda Szyksznian [1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1948 en Budapeŝto.

Biografio

Patro de Wanda Szyksznian estis polo. Ŝi abiturientis en industriarta mezlernejo en 1967 en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1971. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis György Konecsni kaj Aurél Bernáth. Wanda jam en 1968 debutis, kiel lerta grafikisto kreinta kovrilpaĝon pri muzikdisko por Illés (rokgrupo). Post siaj studoj ŝi fariĝis sukcesa sendependa grafika desegnisto. Ŝi kreis multajn filmajn kaj komercajn afiŝojn por konataj kompanioj. En 2000 ŝi ekinstruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Post 5 jaroj ŝi ricevis la instruan rangon docento. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2010.

Elektitaj solaj ekspozicioj

Ŝia libro

Ŝia membiografia libro aperis en 1998.

Elektitaj kolaĝoj

  • Kentaur
  • Hölgy egyszarvúval

Elektitaj afiŝoj

  • Politoys - Rubik kocka, 1981
  • Kenyér és cigaretta, 1975
  • A vidéki lány, 1982
  • Biztosítás – Biztonság, 1975
  • A kenguru, 1976
  • Hugó, a víziló, 1975

Fontoj

Referencoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-26. Alirita 2019-01-26 .