Añe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Añe
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40492
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 4° 18′ U (mapo)41.038333333333-4.2963888888889Koordinatoj: 41° 2′ N, 4° 18′ U (mapo) [+]
Alto 878 m [+]
Areo 11,62 km² (1 162 ha) [+]
Añe (Provinco Segovio)
Añe (Provinco Segovio)
DEC
Añe
Añe
Situo de Añe
Añe (Hispanio)
Añe (Hispanio)
DEC
Añe
Añe
Situo de Añe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Añe [+]
vdr

Añe [Anje] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana kaj al la jurisdikcia partio de Santa María la Real de Nieva.

Añe en la provinco Segovio.
Preĝejo.
Ermitejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 60 el 1991.

Ĝi distas 21 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Armuña, Yanguas de Eresma, Santa María la Real de Nieva, Anaya kaj Garcillán.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Añe estas unu de la municipoj kun plej mallonga nomo de Hispanio, kaj ties deveno datas el la Mezepoko el iama reloĝanto nome Fannius, kiu derivis en Fanne, ĝis la aktuala nomo Añe. Ĝi apartenis al Sexmo de Santa Eulalia, en la Cuadrilla del Río.

Dum la 20-a jarcento estis minaco pro inundo sub akvo de Akvorezervejo de Bernardos. La 22an de Aŭgusto 2002 okazis grava manifestacio kontraŭ tiu projekto. En 2005 tiu projekto estis abandonita pro altaj kostoj kaj supozeblaj damaĝoj al la naturo.

La 20an de Aŭgusto 2005, la urbodomo organizis referendumon por la konstruado de golfludejo. Tiu rezultis favora per 60% de voĉdonoj de lokanoj, sed pro eblaj damaĝoj al la naturo ankaŭ tiu projekto estis abandonita.

La municipo Añe, dum la periodo inter la 19a de Aprilo de 1972 kaj la 27a de Novembro 1980 ne estis sendependa, nome aligita kiel submunicipo al la municipo Armuña, kiel okazas aktuale kun Carbonero de Ahusín.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]