Año mariano
Aspekto
Año mariano | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Año mariano |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 11 aŭg. 2000 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Hans Burmann |
Reĝisoro(j) | Karra Elejalde • Fernando Guillén Cuervo |
Scenaro | Karra Elejalde • Fernando Guillén Cuervo |
Loko de rakonto | Hispanio |
Rolantoj | Karra Elejalde • Fernando Guillén Cuervo • Manuel Manquiña • Sílvia Bel • Pepín Tre • Karlos Arguiñano • Gorka Aguinagalde • Paco Sagarzazu • Fernando Guillén • Gloria Muñoz • Fernando Albizu |
Produktinta firmao | Bainet Media |
IMDb | |
Año mariano (Maria jaro) estas hispana filmo de 2000, reĝisorita de Karra Elejalde kaj Fernando Guillén Cuervo, laŭ scenaro de ili mem kaj protagonistigita de ii mem inter aliaj.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Mariano suferas trafikakcidento en plantejo de mariĥuano kiu estas bruligita fare de la Civilgvardio. Duonkonscia kaj toksiĝinta je kanabo li suferas halucinon en kiu li kredas esti vidinta la virgulinon. Homoj kredas tion kaj pere de la zorgoj de monaĥino kaj de la servoj de Toni Towers, ruza promociisto de spektakloj por malkleruloj, Mariano tuj iĝas iluminita viziulo.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Karra Elejalde (Mariano Romero); estas vortoludo inter la nomo de la protagonisto, Mariano, kun la samnoma vorto de la titolo kun la signifo Maria, de Maria, alude al la dipatrino kaj ankaŭ al la popola karesnomo de mariĥuano, nome "maría".
- Fernando Guillén Cuervo (Tony Towers)
- Manuel Manquiña (Talavera)
- Sílvia Bel (Máría Vélez)
- Pepín Tre (Hoper)
- Karlos Arguiñano (Viriato)
- Gorka Aguinagalde (kaporalo Alcázar)
- Paco Sagarzazu (episkopo)
- Ángel Castilla (Esperanza)