Añover de Tormes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Añover de Tormes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37111
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 89  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 5° 55′ U (mapo)41.136111111111-5.915Koordinatoj: 41° 8′ N, 5° 55′ U (mapo) [+]
Alto 806 m [+]
Areo 20,24 km² (2 024 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Añover de Tormes (Provinco Salamanko)
Añover de Tormes (Provinco Salamanko)
DEC
Añover de Tormes
Añover de Tormes
Situo de Añover de Tormes
Añover de Tormes (Hispanio)
Añover de Tormes (Hispanio)
DEC
Añover de Tormes
Añover de Tormes
Situo de Añover de Tormes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Añover de Tormes [+]
vdr

Añover de Tormes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Mancomunidad Comarca de Ledesma. Tormes estas la rivero kiu trafluas.

Urbodomo kaj polmoludejo.
Preĝejo de Sankta Kruco.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Añover de Tormes kaj Palacinos, okupas totalan areon de 20,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 89 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 250 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi distas 34 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]