Aĝoj de Homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Das silberne Zeitalter (La Arĝenta epoko), de Lucas Cranach la Maljuna (unua duono de la 16-a jarcento).

La Aĝoj de HomoEraoj de Homo estas la la supozitaj etapoj kiujn trapasis la homaro ekde sia apero, laŭ la klasika mitologio. Ties ĉefaj literaturaj fontoj estas la verkoj de la greko Heziodo kaj de la latina Ovidio, krom relaborado de la temo fare de Hieronimo el Stridono en la frua Mezepoko. La mito havas ĝeneralan strukturon kiu prezentas sukcedon de etapoj, ekde komenco malproksima en la tempo en kiu la homoj vivis kvazaŭ dioj (Orepoko) ĝis la epoko de kiu eksponas la temon (Ferepoko kun alia senco). La diversaj versioj prezentas gravajn diferencojn.

Heziodo priskribis en sia poemo Laboroj kaj tagoj kvin epokojn, nome Ora epoko, Arĝenta epoko, Bronza epoko, Heroa epoko kaj Fera epoko. Ovidio en la Metamorfozoj priskribis kvar epokojn, nome Ora epoko, Arĝenta epoko, Bronza epoko, kaj Fera epoko.

Tiu mitologia epokaro estis foje asocia kun reala historia epokaro. En la kronologio de Sankta Hieronimo, la Orepoko daŭras ĉirkaŭ el 1710 ĝis 1674 a.K., la Arĝenta epoko el 1674 ĝis 1628 a.K., la Bronza epoko el 1628 ĝis 1472 a.K., la Heroa epoko el 1460 ĝis 1103 a.K., dum la Fera epoko de Heziodo estis konsiderata kiel ankoraŭ okazanta fare de Hieronimo en la 4-a jarcento p.K.[1] Moderna historia periodigo kia la Tri-epoka sistemo, elprenis la Bronzepokon kaj la Ferepokon, intence al difinadi ilin precize sur la bazo de sistema arkeologia esplorado, dum malatentis la Oran kaj Arĝentan epokojn kiel mitojn kaj anstataŭis ilin per la Ŝtonepoko kiel plej frua epoko.

Don Kiĥoto diskursas pri la temo nokte ĉe la fajro al simplaj kaprobredistoj, kaj tute laŭdas la Orepokon, fakte kiel idilia komunismo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. St. Jerome. "St. Jerome, Chronicle (2004-5). Preface of Jerome; Preface of Eusebius". Tertullian.org. Alirita la 8an de Januaro 2022.
  2. Miguel de Cervantes, Don Kiĥoto, Ĉapitro 11a, Unua Parto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]