Aĵuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝtuko kun aĵuro ĉe la rando, farita en Germanio aŭ Svislando dum la 19-a jarcento. La aĵuraj truoj estas diverse ornamitaj per kunfaskigo kaj nodado de fadenoj.
Aĵurita kaj brodita tablotuko. La brodo kaj aĵuro kune montras tritikojn kaj florojn.

En teksaĵoj, aĵuro[1] estas parto de teksaĵo kun ornamentaj truoj aŭ fadenmankoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aĵuro estas ornama tekniko uzata sur teksaĵoj, ofte ĉe la randoj. En aĵuroj, oni fortiras aŭ fortondas iom da fadenoj en teksaĵo, tiel kreante travideblan truon aŭ fadenmankon. Tio estas farata regule. Ofte, en la truo, oni faras plian ornamentadon, ekzemple per kunfaskigo aŭ kunnodado de kelkaj fadenoj, farante geometriajn formojn klare videblajn en la truo.

Analoge, oni kelkfoje nomas aĵuro analogajn ornamajn truojn en aliaj artaĵoj (metalaĵoj, latisoj, konstruaĵoj).

Aĵuroj povas mise formiĝi simple pro misteksado aŭ damaĝo; tiaj nomiĝas misaĵuroj.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino devenas de la franca termino ajour, kiu estas substantivigo de la sintagmo à jour “al tago”, ĉar aĵuroj en ekz. kurtenoj enlasas la tagan lumon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]