Aŝur-dan la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŝŝurdan la 2-a)
Aŝur-dan la 2-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto 4-an de decembro 1999 (1999-12-04)
Ŝtataneco Asirio vd
Familio
Patro Tiglath-Pileser II vd
Infanoj Adad-nirari la 2-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aŝur-dan la 2-a (aliaj nomformoj eblas Aŝŝur-dan, Assur-dan, Asur-dan) (Aššur-dān), estis reganto de Asirio (ĉ. 935 a.K. – 912 a.K.).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aŝur-dan la 2-a sekvis sur la trono sian patron, Tiglath-Pileser la 2-a. Lin sekvis lia filo Adad-nirari la 2-a.

Li regis de 935 a.K. ĝis lia morto en 912 a.K..

Aŝur-dan la 2-a fokusis sian fortojn je rekonstruo de Asirio ene de ties naturaj limoj, de Tur Abdin ĝis la montopiedoj trans Arbel. Li konstruigis registarajn oficojn en ĉiuj provincoj kaj kiel ekonomikan impetigon, distribuis plugilojn tra la lando, kiu certigis rekordan grenan rikolton.

Lin sekvis kvar kapablaj regantoj, kiuj uzis lian bazitan fundamenton por fortigi Asirion al gravega imperio de ties epoko.