Aŝantujo (regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aŝantujo ruĝe en la mapo pri Ganao.

Aŝantujo estas unu el la dek administraj regionoj de Ganao situanta en la centro. Ĝia ĉefa kaj plej loĝata urbo estas Kumasi.

Plimulto el ĝia loĝantaro estas aŝantioj, unu el la plej multnombraj en Ganao. Ĝia tradicia arkitekturo iĝis parto de la Monda heredaĵo de Unesko.[1] La regiono etendiĝas super 24.389 km2, kio estas 10,2% de la enlanda teritorio kaj tiel ĝi estas la tria plej granda regiono de Ganao. En 2000 la regiono Aŝantujo havis 3.612.950 loĝantojn, tio estas, 19,1% de la tuta loĝantaro, estante tiel la plej loĝata regiono. Ĝi estas konata pro la produktado de oro kaj kakao.

La regiono Aŝantujo situas pli malpli kie antaŭe troviĝis la Aŝanta regno, sud-centre de Ganao. La nuna Aŝantujo limas kun Brong-Ahafo, norde, la Orienta Regiono, oriente, la Centra Regiono, sude kaj la Okcidenta Regiono sudokcidente.

  1. [1]