Saltu al enhavo

Aŝikaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŝikaga
urbo de Japanio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 142 882  (2021) [+]
Loĝdenso 804 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 20′ N, 139° 27′ O (mapo)36.340166666667139.44972222222Koordinatoj: 36° 20′ N, 139° 27′ O (mapo) [+]
Areo 177,76 km² (17 776 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Aŝikaga (Japanio)
Aŝikaga (Japanio)
DEC
Situo de Aŝikaga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ashikaga, Tochigi [+]
vdr

Aŝikaga (japane 足利市) estas urbego en la ĉefa insulo Honŝu, en Gubernio Toĉigi, en regiono Kanto en Japanio.

Urbodomo de Aŝikaga

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2023 Aŝikaga havis populacion de 140 036. La populacio malkreskis dum la pasintaj 3 jardekoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Aŝikaga situas sur ebenaĵo laŭ rivero, sed proksime montoj etendiĝas. Ōta (Gunma) troviĝas 8, Sano (Toĉigi) 12, Kirju 13, Fukaja 21, Kumagaja kaj Isesaki po 23, Toĉigi (urbo) 26, gubernia sidejo Ucunomija 47, Nikko 49, ĉefurbo Tokio 81 kilometrojn aere laŭ [1].

Tumulo gardas la historion de tiu ĉi loko. Dum la Epoko de Edo Aŝikaga estis administra sidejo. Moderna municipo estis establita en 1889 kaj estis levita al urbostatuso en 1921. Aŝikaga aneksis la najbarajn komunumojn inter 1951-1962.

Aŝikaga delonge estas konata pro sia teksa industrio, sed en la lastaj jaroj ĝi ankaŭ fariĝis konata kiel industria kaj komerca urbo produktanta diversajn aluminiojn, maŝinajn erojn. La agrikultura produktas precipe tomatojn.

En Aŝikaga en universitato, altlernejo kaj instituto funkcias. Menciindas, ke tie funkcias la plej maljuna lernejo de Japanio.

Aŝikaga havas bonajn fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la regiono. Multe da pontoj helpas la trafikon.

Aŝikaga situas en humida kontinenta klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj. La meza jara temperaturo estas 14 °C. La jarpluvo averaĝas 1280 milimetrojn.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • visterio kredeble la plej malnova kaj plej granda en Japanio
  • pluraj preĝejoj
  • porcelana muzeo
  • somera artfajraĵo ĉe la riverbordo
Bildoj pri Aŝikaga
Vido el supro de proksima monto al Aŝikaga
Tumulo
Ĉefvojo
Ponto
Stacidomo
Universitato
Biblioteko
Muzeo
Hotelo
Banko
Poŝto
Kirko


Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans