Aŝikaga Joŝikazu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŝikaga Joŝikazu
Persona informo
足利 義量
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1407 (1407-08-27)
en Kioto
Morto 17-an de marto 1425 (1425-03-17) (17-jaraĝa)
en Kioto
Mortis per variolo vd
Ŝtataneco Japanio vd
Familio
Patro Aŝikaga Joŝimoĉi vd
Patrino Hino Eishi vd
Profesio
Okupo samurajo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

AŜIKAGA Joŝikazu (japane 足利 義量, ofte latinliterigata kiel Asikaga YosikazuAshikaga Yoshikazu) (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1407 – mortinta la 17-an de marto 1425) estis la kvina ŝoguno Aŝikaga. Li regis de 1423 ĝis 1425, dum la Epoko de Muromaĉi. Li estis la kvara filo de ŝoguno Aŝikaga Joŝimoĉi.[1] La patro cedis la regadon al la filo 18-jaraĝa laŭ la tiama kalkulado.[2] Laŭ Oguri Hangan ichidaiki, la morto de Joŝikazu nur 20-jara (=18-jara) rezultis el vivo de ebriega sineluzado.[3] Lin sekvis kiel ŝoguno lia frato, la ŝoguno Aŝikaga Joŝinori, en 1429.[4]

La regojaroj de Joŝikazu estas parto de la periodo Ōei (1394–1428).

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

La artikolo baziĝas sur tiu en la angla Vikipedio.

  1. Titsingh, Isaac. (1834). Annales des empereurs du japon, p. 329. (ĉe Google Books)
  2. Screech, Timon. (2006). Secret Memoirs of the Shoguns: Isaac Titsingh and Japan, 1779–1822, p. 234 n.10; n.b., Yoshikasu (n. 1407 – nomumita ŝoguno en 1423) = 18 jaroj. "Tiuepoke, oni rigardis infanojn unujaraĝaj ĉe la naskiĝo, kaj ĉiu aldonis jaron al sia aĝo je ĉiu Novjara Tago, ne ĉe la datreveno de la naskiĝo. Yoŝikazu do havis 16 jarojn laŭ la nuna kalkulo, sed 18 laŭ la tiama."]
  3. DeBenneville, James S. (1915) https://books.google.com/books?id=vuuevGb90hAC&pg=PA136 Tales of the Samurai: Oguri Hangan ichidaiki, p. 136.]
  4. Titsingh, p. 333. el Google Books