Aŝraf Ghani
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Aŝraf Ghani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1949 (71-jara) en Provinco Lugar |
Ŝtataneco | Afganio |
Alma mater | ekonomika altlernejo Harvard • Universitato Harvard • Universitato Stanford • Universitato Kolumbio • Usona universitato de Bejruto • Kabula Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Rula Ghani |
Infano | Mariam Ghani |
Okupo | |
Okupo | politikisto • universitata profesoro • verkisto • ekonomikisto • antropologo |
TTT | |
Retejo | https://president.gov.af |
Aŝraf Ghani aŭ en angleca latinliterigo Ashraf Ghani (paŝtune kaj darie محمد اشرف غني احمدزی, naskiĝis la 19-an de majo 1949) estas afgana politikisto kaj nuna prezidanto de Afganio, kiu estis elektita la 21-an de septembro 2014. Antaŭe li estis de 2002 ĝis 2004 la nacia ministro pri financoj kaj ĝis 2008 la estro de la Universitato de Kabulo.
Antaŭ reveno al Afganujo en 2002, Ghani estis profesoro pri antropologio ĉe multnombraj institucioj (plej longe la Universitato Johns Hopkins), poste eklaboris kun la Monda Banko. Li gvidis la ekonomian restarigon de Afganio post la kolapso de la talibana registaro.