Aŝramo de Sabarmati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŝramo de Sabarmati
muzeo
Komenco 25-a de junio 1915 vd
Geografia situo 23° 3′ 36″ N, 72° 34′ 51″ O (mapo)23.0672.580833Koordinatoj: 23° 3′ 36″ N, 72° 34′ 51″ O (mapo)
Lando(j) Barato
Situo Ahmadabado
Aŝramo de Sabarmati (Guĝarato)
Aŝramo de Sabarmati (Guĝarato)
DEC
Aŝramo de Sabarmati
Aŝramo de Sabarmati
Lokigo de Guĝarato en Barato
Map
Aŝramo de Sabarmati
Fondinto(j) Mohandas Karamchand Gandhi vd
Posedata de Mohandas Karamchand Gandhi vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Preĝado en la Aŝramo de Sabarmati la 30an de januaro 2019.

Aŝramo de Sabarmati (en angla konata kiel Sabarmati Ashram, Gandhi Ashram, Harijan Ashram, aŭ Satyagraha Ashram) estas aŝramo (religia lernejo, komparebla al okcidenta monaĥejo (kaj ofte tiel nomita), kie disĉiploj vivas en komunumo kun aŭ ĉirkaŭ guruo) en la kvartalo Sabarmati de Ahmadabado, Guĝarato, Barato, apud la vojo "Ashram Road", ĉe la bordo de la rivero Sabarmati, 4.0 mejlojn el la urbocentro. Tiu estis unu el multaj loĝejoj de Mahatma Gandhi kiu loĝis kaj en Sabarmati (Guĝarato) kaj Sevagram (Ŭardha, Maharaŝtro) kiam li ne estis veturanta tra Hindio aŭ en prizono.[1] Li loĝis ĉu en Sabarmati ĉu en Ŭardha dum totalo de dekdu jaroj kun sia edzino Kasturba Gandhi kaj sekvantoj, kiel Vinoba Bhave. La Bagavadgito estis deklamita tie ĉiutage kiel parto de la aŝrama taskaro.

Estis el tiu sidejo de kie Gandhi estris la Dandi marŝo konata ankaŭ kiel Salmarŝo Satyagraha la 12an de marto 1930. Kiel agnosko al la grava influo kiun tiu marŝo havis sur la Hindia sendependiga movado la Barata registaro establis la aŝramon kiel nacia monumento.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ashram introduction". [www.gandhiashramsevagram.org.] Sevagram Gandhi Ashram. Alirita la 29an de aprilo 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]