Aŝtarako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aŝtarako
P8252523 Ashtarak.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 0201–0205 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 600  (2010) [+]
Loĝdenso 2 880 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 44° 24′ O (mapo)40.344.4Koordinatoj: 40° 18′ N, 44° 24′ O (mapo) [+]
Alto 1 110 m [+]
Areo 7,5 km² ( 750 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Aŝtarako
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ashtarak [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

AŝtarakoAshtarak ("Աշտարակ" armene, en la senco de turo) estas industria urbo de Armenio ĉe la maldesktra bordo de la rivero Kasagh, proksimume je 20 km nordokcidente de Erevano, je 1110 metroj sur la marnivelo. Aŝtarako estas la ĉefurbo de la provinco Aragacotno. Ĝi havas ĉ. 21.000 loĝantojn kaj troviĝas inter la tri ĉefaj urboj de Armenio: Erevano, Gjumri kaj Vanadzor.

La urbo ludas gravan rolon en la nacia ekonomio kaj en la kultura vivo de Armenio, kie sidejas pluraj entreprenoj (naciaj kaj internaciaj) kaj kulturaj organizoj. Ĝi disvolviĝis kiel satelita urbo de Erevano. Aŝtarako estas unu el la plej antikvaj urboj de Armenio kun pluraj historiaj kaj kulturaj monumentoj kiuj pluvivigas la flamon de la antikveco kaj beleco en la urbo. Ĝi estis fondita en la 9-a jarcento kaj rekonstruita en la 17-a jarcento.

La prelato de la Diocezo de Aragacotn de la Armena Apostola Eklezio havas sian ĉefsidejon en Aŝtarako.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Aŝtarako" estas la armena vorto por turofortikaĵo. Tamen, laŭ lingvisto Grigor Ghapancjan, la nomo de Aŝtarako devenas de Iŝtar (Aŝtar); la asira kaj babilona diino de fekundeco. Male, la plej novaj historiaj esploroj pruvis, ke la nomo de Iŝtar neniam estis uzata en la armena mitologio dum la antikvaj tempoj. Anstataŭe, la diino de fekundeco estis konata kiel ŜardiSardi en la praa reĝlando Urarto, kaj poste iĝis konata kiel Astghik inter la armenaj monaĥoj.

Aliaj lingvistoj sugestas, ke la nomo de Aŝtarako rilatas aŭ kun la legenda figuro en la armena historio Ŝidar; la filo de reĝo Artavasdes la 1-a de Armenio , aŭ kun Sarduri la 2-a; la reĝo de Urarto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio kaj mezepoko[redakti | redakti fonton]

La restaĵoj de Fortikaĵo Aŝtarako

La bronzepokaj tombejoj Nerkin kaj Verin Naver situas tuj ekster la moderna Aŝtarako. Arkeologo Hakob J. Simonjan kredas, ke ilin konstruis hindeŭropa kulturo, eble fruaj armenoj.

Laŭ Moseo de Ĥoreno, Armanak, la filo de la patriarko kaj fondinto de la armena nacio Hajko, kune kun lia klano, ekloĝis en la areo de nuntempa Aragacotno.

Historie, la areo de nuntempa Aŝtarako estis parto de la kanton Aragacotno de la provinco Ajrarato de la praa Reĝlando Armenio. La urbo estas unu el la plej malnovaj setlejoj en Armenio kun multaj historiaj kaj kulturaj monumentoj, kiuj montras la unikajn aspektojn de armena arkitekturo troviĝas ĉi tie.

En la historio de la Armena altebenaĵo, Aŝtarako estis menciita kiel kampara setlejo por la unua fojo dum la 9-a jarcento.  Tamen la graveco de Aŝtarako malkreskis dum la sekvaj jarcentoj sub la regado de la eksterlandaj potencoj. Inter la 11-a kaj 15-a jarcentoj, la tuta regiono Aragacotno kune kun la resto de la historiaj teritorioj de Armenio suferis respektive de la invadoj de selĝukoj, mongoloj, ak-kojunloj kaj kara-kojunloj.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Aŝtaraka urbocentra strato

Komence de la 16-a jarcento, Aŝtarako iĝis parto de la Erivan Beglarbegi ene de la safavida Persio. Dum la 17-a jarcento, la urbo estis tute rekonstruita. Dum la unua duono de la 18-a jarcento, Aŝtarako iĝis parto de la Ĥanato de Erevano sub la regado de la afŝaridoj kaj poste sub la kaĝaroj de Irano. Aŝtarako estis la loko de la Batalo de Oŝakan en aŭgusto 1827, kiu rezultigis persan venkon, dum la Rusa-Persa Milito de 1826-1828.  Ĝi restis sub la persa regado ĝis 1827-1828, kiam Orienta Armenio estis cedita al la Rusa Imperio kiel rezulto de la sama Rusa-persa milito de 1826–28 kaj la subskribo de la Traktato de Turkmenĉajo.

Post la falo de la Rusa Imperio en 1917, Aŝtarako estis inkluzivita ene de la Unua Armena Respubliko deklarita la 28an de majo 1918. Tamen, post 2 jaroj de mallonga sendependeco, Armenio fariĝis parto de Sovetunio en decembro 1920. De 1930 ĝis 1995, Aŝtarako estis la centro de la Aŝtaraka Rajono . Dum tiu periodo, Aŝtarako ricevis la statuson de urbo en 1963.

Post la sendependiĝo de Armenio en 1991, Aŝtarako fariĝis la ĉefurbo de la nove kreita provinco Aragacotno kiel rezulto de la teritoria administracia reformo de 1995.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivero Kasagh en Aŝtarako
Monto Ara superrigardante Aŝtarakon

Aŝtarako situas maldekstre de rivero Kasagh, 13 km nordokcidente de la ĉefurbo Erevano, je proksimuma alteco de 1110 metroj super la marnivelo.

La urbo okupas la centran punkton inter la Ararata ebenaĵo de la sudo kaj la monto Aragaco de la nordo. La areo estas riĉa je akvoresursoj. La fontanoj de Saghmosavan, Nazrevan kaj Ŝroŝor estas la ĉefaj fontoj de trinkakvo por la urbo.

La urbo dividiĝas en 4 distriktojn: Malnova Aŝtarako sur la dekstra bordo de Kasagh-rivero, Dzaĥap (laŭlitere signifanta maldekstra bordo ) sur la maldekstra flanko de Kasagh, Gitavan kaj Bagavan. La vilaĝo Mughni, inkluzive de la komunumo Aŝtarako, situas norde de la urbo.  La valo de Aŝtarako ofte konata kiel Aŝtaraki-dzor estas grava celloko por vizitantoj de Erevano kaj aliaj proksimaj setlejoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Aŝtaraka ponto kaj preĝejo Sankta Sarkis

Aŝtarako estas ĉefe loĝata de armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Aragacotn kun la katedralo Sankta Mesrop Maŝtoc en Oŝakan. Tamen, la sidejo de la primaso troviĝas en la urbo mem, proksime al la Preĝejo Sankta Mariane.

En la fruaj 1970-aj jaroj, Aŝtarako ricevis grandan ondon de armenaj migrantoj, ĉefe el Samcĥe-Javaĥeti kaj sudokcident-aziaj landoj. Sovetstilaj loĝkonstruaĵoj estis konstruitaj en la urbo.

Post la detruo dum la Siria enlanda milito, multaj armenaj familioj de Halepo ekloĝis en Aŝtarako.

Dato loĝantaro Noto(j)
1831[1] 826
1891[2] 2,550 Precipe loĝata de armenoj
1914[1] 4,867
1926[3] 4,853 99.7% Armenoj
1959[1] 7,563
1972[1] 13,900
2001[4] 18,915 fakta loĝantaro
2011[4] 18,834 fakta loĝantaro
2016[4] 18,000 fakta loĝantaro

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Aŝtarako havas kulturan palacon, 4 artlernejojn, kaj plurajn publikajn bibliotekojn, inkluzive de la regiona biblioteko Aragacotno nomita omaĝe al Vardges Petrosjan . La urbo ankaŭ estas hejmo de la domo-muzeo de romanverkisto Perĝ Proŝjan fondita en 1948, situanta en la centro de la urbo ene de la familia domo de Proŝjan. Ĝi laste estis restaŭrita en 2008.  La 17-ajarcenta ponto de Aŝtarako ĉe la rivero Kasagh estas inter la interesaj lokoj de la urbo. Ĝi situas en la gorĝo tuj sub la preĝejo Sankta Sarkis. Ĝi estis konstruita en 1664 per la klopodoj de Mahdesi Ĥoĝa Grigor; riĉa komercisto de Kanaker. La ponto havas 3 arkojn neegalajn laŭ grandeco.

Historiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj Spitakavor, Karmravor kaj Ciranavor[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de Ciranavor, 5-a jarcento

Laŭ legendo, en Aŝtarako loĝis 3 fratinoj, kiuj ĉiuj enamiĝis al la sama viro, princo Sarkis. La 2 pli aĝaj fratinoj decidis sinmortigi favore al la plej juna. Unu estis portanto de abrikotkoloran robon kaj la alia surhavis ruĝan robon, ili ĵetis sin en la Aŝtarakan interkrutejon. Kiam la plej juna fratino eksciis, ŝi surmetis blankan robon kaj ankaŭ ĵetis sin en la gorĝon. Sarkis tiam fariĝis ermito kaj tri malgrandaj preĝejoj aperis ĉe la rando de la gorĝo, nomitaj laŭ la koloroj de la fratinoj.

Restaĵoj de Spitakavor

, 13a jarcento]]

La plej bone konservita inter la tri kirkoj estas Karmravor (signifanta ruĝeta pro sia kupola koloro), devenanta el la 7-a jarcento, dediĉita al la Sankta Dipatrino (Surp Astvacacin). Ĝi havas malgrandan krucoforman centran planon, kun ruĝeta aŭ abrikota kolora kupolo, kaj okangula tamburo. Aliaj preĝejoj inkluzivas, Ciranavor (kun la signifo abrikotkolora) devenanta de la 5-a jarcento,  kaj Spitakavor (kun signifo blankeca) devenanta de la 13-a jarcento, ambaŭ situas laŭ la rando de la gorĝo.

Preĝejo Sankta Mariane[redakti | redakti fonton]

La plej granda preĝejo de la urbo estas la preĝejo Sankta Mariane situanta en la centro de Aŝtarako. Ĝi estis konstruita en 1271 kaj havas rektangulan planon de ekstere kaj krucoforman tipan planon de interne kun okangula tamburo supre. Sonorilturo estis aldonita en 1838.

Preĝejo Sankta Sarkis[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Surp Sarkis konstruita sur malnova fundamento, el la 19-a jarcento, situas sur alloga punkto ĉe terkapo super la gorĝo kaj ofertas belan vidon al la supre menciitaj tri preĝejoj. La eksteraj muroj de la strukturo estis preskaŭ tute restaŭritaj lastatempe dum la internaj muroj restas samaj. Iuj pecoj de la eksteraj muroj restas sidantaj apud la preĝejo kun ĉizadoj sur ili.

Aŝtaraka Juglanda Festo[redakti | redakti fonton]

La Aŝtaraka Juglanda Festo okazas ĉiujare dum la monato oktobro por antaŭenigi la famon de la bongusta juglando de Aŝtarako. Ĝi estis festita unue en 2012. La festivalon organizas franc-armenaj posedantoj de la loka kafejo Pascal & Diodato.

Transportado[redakti | redakti fonton]

Aŝtarako estas satelito de Erevano kaj ligita kun la ĉefurbo per la aŭtovoja Aŝtarako. La Aŭtovojo M-1 ligas Aŝtarakon kun nordokcidenta Armenio, inkluzive la urbon Gyumri, dum la Aŭtovojo M-3 ligas la urbon kun nordorienta Armenio ĝis la kartvela limo.

Taksioservoj haveblas en la urbo dum publikaj kamionetoj loke-konataj kiel marshrutka , funkciigas regulajn ekskursetojn inter Aŝtarako kaj Erevano dum la tago.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Aŝtarak el la aŭtovojo

Aŝtarako estas unu el la ĉefaj industriaj centroj de la provinco Aragacotno. La industria sektoro de la urbo baziĝas sur nutraĵa prilaborado, laktaĵoj kaj trinkaĵoj, ĉefe prilaborante la hejmajn krudaĵojn kaj vinberojn.

Aŝtarako estas hejmo de la kompanio "Aŝtarak-Kat" (fondita en 1995), la ĉefa fabrikanto de glaciaĵoj kaj laktaĵoj en Armenio. La urbo ankaŭ estas hejmo de la ĉokoladfabrikejo "Gourmet Dourme" fondita en 2007, la "Grupo P & D Armenio" por plastaj ujoj fondita en 2007, same kiel la fabriko "Milen Art" kaj la "Kooperativo Ĥaram" por produktado de konstrumaterialoj.

Kun pluraj restoracioj kaj distrejoj, la valo de la rivero Kasagh, loke konata kiel Aŝtaraki dzor, estas ĉefa celloko por vizitantoj de Erevano kaj aliaj regionoj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Radioteleskopo ĉe la Aŝtaraka Instituto de Radiofiziko kaj Elektroniko

Aŝtarako estas hejmo de 7 publikedukaj lernejoj kaj 6 antaŭlernejaj infanĝardenoj. Ĝi ankaŭ estas hejmo de la Ŝtata Faklernejo Aŝtarako, kiu estas meza teknika altlernejo.

2 ĉefaj scienc-esploraj institucioj de Armenio havas sidejon en Aŝtarako:

  • Instituto pri Radiofiziko kaj Elektroniko: fondita en 1960 kiel la esplora kaj disvolva branĉo de la Armena Akademio de Sciencoj, en la kampoj de radioinĝenierio, aŭtomata kontrolo, teoria fiziko, solidsubstanca fiziko, duonkonduktaĵoj kaj superkonduktivoj.
  • Mikael Ter-Mikaeljan Instituto por Fizika Esplorado: fondita en 1967 kiel la fizika esplororganizo de la Armena Akademio de Sciencoj, implikita en la kampoj de lasera fiziko, materiala scienco kaj rilataj areoj.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Stadiono Kasaghi Marzik

FC Mika estis fondita en 1999 surbaze de la fuzio de 2 futbalaj kluboj: Mika Ashtarak kaj Kasagh Ashtarak sub la fuzio, la nomo de la nova klubo iĝis Mika-Kasagh Ashtarak. Tamen la fuzio daŭris nur 1 jaron; ĝis 2000. Kasagh Ashtarak restarigis sian originan nomon, konservante sian emblemon, historion kaj statistikon, dum FC Mika kontentiĝis esti nova klubo. En 2007, Mika translokiĝis de Aŝtarako al Erevano. La sola stadiono de la urbo estas Kasaghi Marzik kun kapacito por 3.500 spektantoj.

La sporta lernejo de Aŝtarako estas reguligita de la sporta publika organizo Sevan . La centro estis tute renovigita kaj malfermita en julio 2017, kun proksimuma kosto de 1 miliono da usonaj dolaroj. La lernejo havas ĉirkaŭ 350 junajn sportistojn fakiĝintaj pri olimpika luktado, halterlevo, boksado, luktosporto, flugpilko, korbopilko, piedpilko kaj ŝako.

Aŝtarako ankaŭ estas hejmo de la ĉevalvetkura klubo "Ajrudzi".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Հայաստանի Հանրապետության բնակավայրերի բառարան, p. 23. Armenian State Cadaste (2008). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2020-09-18.
  2. (1891) Brockhaus and Efron Encyclopedic Dictionary Volume IIa (ruse), p. 555–556.
  3. Эчмиадзинский уезд 1926. Alirita 16an de aprilo 2018.
  4. 4,0 4,1 4,2 http://armstat.am/file/doc/99480653.pdf