El Vikipedio, la libera enciklopedio
germane Asch
urbo
Urbocentro de Aš
Flago
Blazono
Oficiala nomo:
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo
Historiaj regionoj Bohemio, Terlango Aš, Sudetio
Montaro Ašská vrchovina, Smrčiny
Memorindaĵoj Belvedero Háj apud Aš, Preĝejo de sankta Nikolao
Rivero Bílý Halštrov
Situo
 - alteco 666 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 26″ N 12° 11′ 42″ O / 50.22389 °N, 12.19500 °O / 50.22389; 12.19500 (mapo)
Areo 55,86 km² (5 586 ha)
Loĝantaro 12 804 (2023)
Denseco 229,22 loĝ./km²
Unua skribmencio 1270
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 352 01
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 554499
Katastraj teritorioj 9
Partoj de urbo 9
Bazaj setlejunuoj 19
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo:
Retpaĝo: www.muas.cz
Portalo pri Ĉeĥio

(legu aŝ, germane Asch) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio, en la plej okcidenta parto de la regiono Karlovy Vary, en distrikto Cheb. Vivas ĉi tie 12 804 loĝantoj (2023). En latinaj kaj germanaj tekstoj Aš estas indikata kiel Asch kaj Aska.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podhradí, Krásná, Hranice, Hazlov, Bad Brambach, Bad Elster, Rehau kaj Selb.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono de Aš – la plej okcidenta terlango de Ĉeĥio – estis dum multaj jardekoj aparta mikroregiono. Kolonigita ĝi estis nur en kulmina mezepoko. La unua dokumento kun indiko de la nomo, per kiu Heinrich el Plauen transdonis preĝejon en Aš sub administradon de Ordeno de germanaj kavaliroj, devenas el la jaro 1270. La regiono de Aš fariĝis konsisto de bohemaj landoj en la jaro 1322, kiam Ludoviko de Bavario enlombardigis regionon de Eger (nuntempe ĉeĥe Cheb) al reĝo Johano de Luksemburgio. Bazo de aŭtonomia evoluo de la regiono de Aš poste fariĝis feŭda letero de la reĝo Jan al Albrecht el Neuberg el 1331, per kiu li transdonis al Neubergidoj la tutan regionon kiel rektan feŭdon, liberigitan de ĉiuj pagoj kaj impostoj. Fine de la 14-a jarcento familio de Neuberganoj forlasis la regionon de Aš, kaj komence de la 15-a jarcento transprenis administradon de la regiono familio Zedtwitzidoj, al kiuj reĝo Zigmundo la 1-a konfirmis en 1422 ĉiujn antaŭajn liberigojn kaj privilegiojn. La regiono de Aš restis unusola bohemia teritorio, kiun eklezie ne tuŝis la batalo sur Blanka Monto (1620) kaj ĝi restis evangelia. Ĝi perdis sian aŭtonomion nur post longaj bataloj dum regado de imperiestrino Maria Teresia fine de la 18-a jarcento. En la 2-a duono de la 19-a jarcento ĉi tie okazis abrupta evoluo de teksindustrio. Komune kun ĝi okazas rapida plialtiĝo de nombro de loĝantoj kaj kiel loko kun pli ol 10 000 loĝantoj Aš estis en la jaro 1872 avancigita je urbo de Aŭstrio-Hungario. Aš restis la urbo de teksaĵo ĝis la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento.

En 1918 soldata soveto havis la povon; ĝi kontraŭstaris la postulon de la germanaj separatistoj el Eger aliĝi al Bavario. Sub la nova ĉeĥoslovakia registaro baldaŭ komenciĝis la premo kontraŭ la germana malplimulto. En majo 1938 la sudet-germana partio gajnis la plimulton. La ĉeĥaj loĝantoj forlasis la urbon. Je 21-a de septembro 1938 la regiono de Asch estis okupita de sudet-germana volontula korpuso. Post la Munkena Interkonsento de 1938 Asch apartenis al la Germana Regno. En 1939 la urbo havis ĉ. 23.000 loĝantoj. La 20-an de aprilo 1945 la Usona armeo okupis ĝin. Pro la Beneš-dekretoj kaj la perforta elpelo de la germanoj en 1946 la nombro de loĝantoj preskaŭ duoniĝis. Laborejoj kaj fabrikoj devis esti fermitaj En la 1950-aj jaroj la loĝantaro daŭre malpliiĝis pro la maloportuna apudlima situo kaj pliaj produktejoj estis fermitaj.

En la jaro 1990 estis ree malfermita la unua limpasejo ĝis Germanio direkte al Selb, en pluaj jaroj poste limpasejoj por piedirantoj direkte al Bad Elster kaj Bad Brambach.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18699 405
188013 209
189019 885
190023 737
191027 772
192124 618
JaroLoĝantoj
193022 930
195010 784
196111 209
197012 843
198012 925
199112 285
JaroLoĝantoj
200112 584
201112 643
201313 076
201413 163
201613 190
201713 227
JaroLoĝantoj
201813 245
201913 210
202013 182
202112 257
202212 483
202312 804

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Urba muzeo (origine gotika kasteleto) kun ekspozicioj pri historio kaj artmetioj de la regiono kaj pri tekstila industrio (i.a. kun en mondo unika kolekto de 25 000 gantoj)
  • Katolika preĝejo de sankta Nikolao
  • Urbodomo
  • Fontano kun statuo de J.W.Goethe
  • Statuo de Martin Luther (unusola en Ĉeĥio)
  • Belvedero Háj apud Aš kun la Bismarck-turo (Háj)
  • Tiel nomataj limŝtonoj aŭ repacigaj ŝtonoj
  • Popola arkitekturo
Limpasejo Bad Elster - Aš

Naturaj interesaĵoj en la ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Rokoj de Goethe rande de la naturparko Halštrov
  • Natura memorindaĵo Vysoký kámen (Alta ŝtono)
  • Nacia natura memorindaĵo Komorní hůrka - la plej juna vulkano en Ĉeĥio
  • torfejo SOOS (nacia naturrezervejo)
  • Fonto de la rivereto Elster (Halštrov)

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la urbocentro
Panoramo de la urbocentro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]