Aŭŝvico (koncentreja komplekso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Enirejo de la koncentrejo de Auschwitz (Aŭŝvico) kun la pordega superskribaĵo: Arbeit macht frei (la traduko: Laboro liberigas)
Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparton de la koncentrejoj kaj la deportvojojn
La envagonigo de la malliberuloj en Tarnów, tio estas 728 poloj inter kiuj estis kelkaj polaj judoj tuj direktitaj de germanaj okupantoj al ĵus malfermita koncentrejo Aŭŝvico, la 14-an de junio 1940

Auschwitz [ˈaʊʃvɪts]; laŭ PIV2 Aŭŝvico) estas la germana nomo de la pola urbo Oświęcim [ɔˈɕfʲjɛ̃ɲt͡ɕĩm], apud kiu germanaj nazioj konstruis unue por poloj en 1940 la fifaman komplekson de mortkoncentrejoj (ekstermejoj), kie mortis en 19401945 pli ol unu miliono (ĉ. 1,3 milionoj) da homoj. Ĝi estas unusola koncentrejo troviĝanta sur la listo Monda heredaĵo de Unesko, kie ĝi aperas sub la oficiala nomo Auschwitz-Birkenau, germana-nazia koncentrejo kaj ekstermejo (1940-1945). La nomoj Auschwitz kaj Birkenau estas germanlingvaj ekvivalentoj de pollingvaj nomoj Oświęcim kaj Brzezinka, aplikataj post agreso de Germanio en Pollandon en 1939.

La vorto Auschwitz kutime rilatas al la naziaj koncentrejoj. La plej granda parto de la viktimoj de Auschwitz estis judoj, sed mortis tie ankaŭ granda nombro da ciganoj, samseksemuloj, kaj politikaj kaptitoj. La kompatindaj kaptitoj estis internigitaj en Auschwitz, ĉar ili apartenis al tiuj grupoj de homoj, kiujn la nazioj volis komplete forigi de la tero (kiel la judoj, la poloj, la ciganoj aŭ la samseksemuloj), pro ilia ideologio (kiel la komunistoj aŭ la esperantistoj) aŭ tutsimple ĉar ili estis militaj malliberuloj aŭ ordinaraj krimuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua amasa transporto al koncentrejo Aŭŝvico estis transporto de malliberuloj el punejo en Tarnów, kiu la 14-an de junio 1940 estis direktita de germanaj okupantoj al ĵus malfermita koncentrejo Auschwitz / Aŭŝvico, fondita laŭ ordono de Heinrich Himmler.

Malliberuloj alveturigitaj de Tarnów ne estis la unuaj setligitoj en la koncentrejo — antaŭ ili alvenis germanaj krimuloj el KL Sachsenhausen, kiujn en la nombro 30 oni direktis al Aŭŝvico en majo 1940, por ke ili plenumu tie la rolon de funkciaj enprizonigitoj. La Tarnova transporto estis tamen la unua kun amasa karaktero. En ĝi estis 728 viroj, el kiuj la decidan plimulton formis polaj politikaj malliberuloj. La Duan Mondmiliton travivis 137 malliberuloj el la unua transporto.

En 1941 dum la Nacia tago de sendependeco en la unua pafekzekutado de ne malpli ol kelkaj miloj de poloj antaŭ la Muro de Ekzekutoj en la koncentrejo murdistoj pafmortigis per pafo al okcipitalo 151 polajn senvestigitajn malliberulojn kun ŝnurumitaj manoj (en tio SS pafmortigis 80 polojn alveturigitaj de Mysłowice), enprizonigitoj ricevis koncentrejan numeron sur la femuro, se estis mortigataj de ekzekuta plotono aŭ sur la brusto, se kondamnitoj pereis per pafo al malfronto de la kapo.

La kondiĉoj en Auschwitz estis tiel teruraj, ke la kaptitoj ofte mortis simple pro malsato aŭ pro malsano (kaŭzita de manka nutrado, malkonvenaj kondiĉoj), sed grandaj nombroj da homoj estis ankaŭ mortigitaj rekte en "duŝejoj", kiuj vere estis ĉambroj kun venena gaso. Travivi en Auschwitz preskaŭ ne eblis, kaj la nuraj travivintoj estis la kaptitoj, kiuj alvenis tie mallonge antaŭ la liberigo de la kampo fare de la Ruĝa Armeo.

Ŝuoj en la nazia ekstermejo en Auschwitz (Aŭŝvico)

La koncentrejo de Auschwitz kune kun la aliaj naziaj koncentrejoj en Pollando kaj Germanio estas la loko, kie okazis la tiel nomata holokaŭsto farita de Tria Regno. En la tuta holokaŭsto mortis 12-26 milionoj da homoj, inkluzive de 6 milionoj da judoj. Temis pri unu el la plej hororaj masakroj de la dudeka jarcento, kaj la nomo Auschwitz ankoraŭ estas uzata kiel simbolo de teruro kaj morto.

Nuntempe la koncentrejo Auschwitz estas ankoraŭ staranta kaj transformiĝis en muzeon, kiun vizitadas ĉirkaŭ miliono da homoj jare.

Inter la literaturo pri Auschwitz estas aparte famaj la libroj de Primo Levi, italo, kiu estis malliberulo tie kaj travivis. Lia plej fama verko de memoroj pri la koncentrejo estas "Se questo è un uomo" (Se ĉi tiu estas homo). Pri sia deviga laboro en la kemia laboratorio de Auschwitz-Monowitz (aparta koncentrejo por la fabriko de la germana entreprenaro IG Farben) Levi, kiu estis kemiisto, skribas en la rakonto "Vanadio" en sia libro "Il sistema periodico" (La perioda sistemo).

La koncentrejo liberiĝis la 27-an de januaro en 1945, pereis 231 sovetiaj soldatoj. Dum antaŭaj monatoj germanoj persiste forviŝis spurojn de sia genocido. Murdis judojn el Sonderkommando (servistoj de krematorioj kaj gaskameroj), likvidis kavaĵojn kun cindroj de homoj, bruligis dokumentojn, eksplodigis krematoriojn, eĉ - krom rabitaj de la viktimoj havaĵoj - forveturigis al Germanio teknikajn aparatojn el krematorioj kaj fornohaloj.

Je nokto al la 18-a de decembro 2009 nekonatoj ŝtelis la faman metalan tabulon, pendintan super enirpordego de la koncentrejo kaj moke tekstantan: "Arbeit Macht Frei" (esperante Laboro liberigas).[1][2] Post kelkaj tagoj la polico retrovis ĝin.

Ekzemplaj reprezalioj[redakti | redakti fonton]

1943

1944

  • 20.10. En la koncentrejo estis malliberigitaj 110 knabinoj malpli ol 14 jaraj.

1945

  • 6.01. Lasta publika ekzekuto: Regina Safirŝtajn, Ala Gertner, Rózia Robota kaj Ester Wajcblum, implikitaj en armita tumulto de la taĉmento de malliberuloj Sonderkommando, estis pendumitaj post unumonataj torturoj en la koncentrejo

Estraro kaj ties komandantoj[redakti | redakti fonton]

La koncentrejo, kiel aliaj germanaj koncentrejoj en Eŭropo subiĝis al estraro de SS. Dum la tuta periodo de ĝia ekzisto trapasis ĝin ĉ. 8100–8200 SS-anoj kaj ĉ. 200 gardistinoj.

Komandantoj estis laŭvice:

  • SS-Obersturmbannführer Rudolf Höß – 1940-1943
  • SS-Obersturmbannführer Arthur Liebehenschel – 1943-1944
  • SS-Sturmbannführer Richard Baer – 1944-1945

Forkuroj de la koncentrejo[redakti | redakti fonton]

La 19-an de julio 1943 okazis la plej granda publika ekzekuto per pendumo: SS murdis 12 polojn, venĝe pro fuĝo de 3 malliberuloj kaj kontaktoj kun civiluloj. En historio de la koncentrejo ne malpli ol 802 personoj provis fuĝi (757 viroj kaj 45 virinoj, inter ili ne malpli ol 396 poloj), sukcesis 144, germanoj pafmortigis dum forkuro aŭ poste 327 malliberulojn. La plej fama volontula alveninto kaj forkurinto estis Witold Pilecki - aŭtoro de la unuaj en la mondo raportoj pri holokaŭsto, t. n. Raportoj de Pilecki.

Notindaj enprizonigitoj[redakti | redakti fonton]

60-a datreveno de la liberigo[redakti | redakti fonton]

La 27-an de januaro 2005 sur la teritorio de nazia koncentrejo Auschwitz-Birkenau okazis internacia solenaĵo memoriganta ĝian liberigon fare de Ruĝa Armeo. Preskaŭ 40 ŝtatoj estis reprezentataj de reĝoj, prezidentoj kaj ĉefministroj, inter ili prezidento Aleksander Kwaśniewski, prezidento Moŝe Kacav, prezidento Vladimir Putin, prezidento Jacques Chirac, prezidento Horst Köhler, viceprezidento Dick Cheney, prezidento Viktor Juŝĉenko, reĝino Beatrix. La papon Johano Paŭlo la 2-an reprezentis la ĉefepiskopo de Parizo, kardinalo Jean-Marie Lustiger. Tio estis la plej granda kunveno de ŝtatestroj en la historio de Pollando.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (pole: Państwowe Muzeum Auschwitz-Birkenau w Oświęcimiu) estas muzeo kreita en 1947 fare de estintaj malliberuloj de la koncentrejo Aŭŝvico cele de konservo "por ĉiam" de postrestaĵoj de la estinta nazia koncentrejo kaj ekstermejo Auschwitz-Birkenau. Ĉefa kreinto kaj direktoro estis Kazimierz Smoleń, estinta malliberulo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Seweryna Szmaglewska, Dymy nad Birkenau (Fumoj super Birkenau), 1945

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]