Aŭdaparato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Aŭdaparato estas ilo por plibonigi aŭdon de ĝia uzanto. Ĝia plej grava tasko estas helpi kapti parolon, eĉ en bruo. Ĝi estas medicina ilo en plej landoj, kaj estas regulite tiel.

Fruaj iloj, kiel oreltrompeto estis pasivaj fortigiloj, kiuj kolektis voĉenergion kaj sendis ĝin en orelon.[1] Modernaj iloj estas ciferecaj kaj elektroakustikaj, kiuj transformas sonojn de ĉirkaŭaĵo laŭ preferoj de ĝiaj uzantoj. Parolo estas farita pli inteligebla kaj pli agrabla. Tiu prilaboro povas transformi sonojn ege, ekzemple ĝi lokalizas fonton de sonoj, kaj helpas la uzanton aŭdi space. Modernaj iloj povas mildigi bruon, kunpremi frekvencojn, kaj malhelpi indukton. Kluĉaj iloj povas komuniki unu al la alia, kun mobilaj iloj por helpi komunikadon.

Cifereca teĥnologio ebligas fabriki novajn pli rapidajn ilojn kun pli granda kapacito por kalkulado. Ili povas esti adapteblaj al resta aŭdo, kaj povas selektive plifortigi frekvencojn, adaptanta sin al parolo kaj bruo.

Aŭdaparatoj havas pleje tri enigan nivelojn (50-70-90dB, aŭ 40-60-80dB), kiujn plifortigas kompresoro (WDRC - Wide Dynamic Range Compressor). Ĝi plifortigas malfortajn sonojn pli, fortajn malpli aŭ ne. Aŭdiologoj adaptas ilojn al uzantoj: al ilia resta aŭdo, al ilia korpo, kaj al ilia vivstilo. Bone elektita aparato povas multe helpi.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Aŭdaparatoj ne povas redoni malgajnitan aŭdon, sed kun bone elektita kaj adaptita ilo la uzanto povas vivi normale. Du difektoj malhelpas uzi aŭdaparatojn ĝuste:

  • Primara aŭdkrusto povas malgajni ĉelojn sen stimulado. Ju pli granda la difekto, des pli granda la malgajno.
  • Difekto de ĉeloj en la orelo povas igi aŭdan malkapablon, kiu malplibonigas komprenon de parolo. Ankaŭ selektiva plifortigado de frekvencoj povas helpi malpli.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Aŭdaparatoj havas pli tipojn, kiuj malsamas je grandeco, strukturo kaj povumo. Estas inter aliaj:

  • Surkorpaj iloj
  • Iloj malantaŭ orelo
  • Iloj en orelo
  • Nevideblaj iloj en orelo
  • Daŭre surhaveblaj iloj
  • Malfermite alĝusteblaj iloj

Surkorpaj iloj[redakti | redakti fonton]

Surkorpaj iloj estas inventitaj de Harvey Fletcher laborante ĉe Bell Laboratories.[2] Aparatoj havas du partojn, aparatdomon kun mikrofono estas surhavita sur korpo aŭ en kolo, alĝustigon kun laŭtilo en orelo.[3] Malavantaĝo estas granda distanco inter mikrofono kaj laŭtilo, distordo kaj bruo. Avantaĝo estas granda plifortado, malgranda retrokupa senteco, kaj simpla uzeco.

Iloj malantaŭ orelo[redakti | redakti fonton]

Iloj malantaŭ orelo havas aparatdomon, kubuton, alĝustigon kaj tubon inter kubuto kaj alĝustigo. Domo enhavas elektronikon, laŭtilon kaj mikrofonon. Por havi bonan ilon ĉiu parto devas esti bonaj. Al tiu gruzpo apartenas iloj kun laŭtiloj en orelo (RIE, RITE, RIC). Tiuj havas laŭtilon en orelo, kaj elektronikon malantaŭ de orelo. Se stato de uzanto eblas, oni uzas malfermitan alĝuston, kiu ne fermas aŭdan kanalon.

Uzante malfermitan alĝuston, oni laboras per maldika tubo kaj speciala malfermita domo. Uzante RIE oni povas doni malfermitan domon sur laŭtilo. Tiuj aparatoj estas metitaj malantaŭ de orelo.[4] En kazo de fermita aŭda kanalo uzanto malgajnas pinnan efikon, kiu povus helpi lokalizi sonojn.

Avantaĝo estas bona maniplebleco, malgranda rato de paneo, kajk pli granda povumo. Tiuj aparatoj estas uzeblaj en variaj konstituoj de la uzanto.

Iloj en orelo[redakti | redakti fonton]

Iloj en orelo povas esti en aŭriklo aŭ en aŭda kanalo. Oni uzas premsignon de aŭriklo aŭ aŭda kanalo por pli bona adapto. Uzeblaj estas en variaj konstituoj.[5] Aparatoj en aŭda kanalo (IIC, CIC, MIC, ITC, ITE) estas malgrandaj. Aŭriklaj aparatoj kovras nur malsupra parton de aŭriklo. Ne estas videdblaj dum vizaĝ-al-vizaĝe parolado.

Domo estas farite de mano, sed kun maŝina helpo kaj speiala UVA teĥniko. Plej moderna teĥnologio estas 3D sistemo. Speciala CAD sistemo skanas la premsignon, kaj ĝi faras per tiu 3D modelon de orelo. Per tiu estas la domo planebla.

Tiuj aparatoj donas pli naturan sonadon kaj konservas pinnan efikon, sed bezonas pli servadon.

Nevideblaj iloj en orelo[redakti | redakti fonton]

Nevideblaj iloj en orelo (IIC) estas tute en aŭda kanalo, kaj tute nevideblaj.[6] Estas faritaj individue aŭ univerzale. Iuj aparatoj estas alĝusteblaj distance, eble per poŝtelefonoj.

Daŭre surhaveblaj iloj[redakti | redakti fonton]

Oni povas uzi daŭre surhaveblajn ilojn dum monatoj. Tiuj estas el mola materio, kaj fakulo metas ilin en orelo de uzantoj. Uzeblaj en malgranda aŭ meza aŭdmalgajno.[7]

Malfermite alĝusteblaj iloj estas malgrandaj tipoj malantaŭ de orelo. Ili havas malgrandan efikon al rezonanco de aŭdkanalo, ĉar ili lasas ĝin libere. Ilia celo estas malgrandigi de okluza efiko, kaj estas uzeblaj nur kazo de meze severa aŭdmalgajno en grandaj frekvenco.

Teĥnologio[redakti | redakti fonton]

Kompatebleco kun aliaj aparatoj[redakti | redakti fonton]

Aŭdaparato kaj poŝtelefono povas esti akordigeblaj, se ili povas komuniki kiel, ke tiu igas bone kompreneblan sonon. Ili povas kontaktigi laŭ pli metodoj:

Senkablaj modeloj[redakti | redakti fonton]

En novaj tipoj estas ankaŭ senkablaj modeloj. Aparato de du oreloj povas komuniki senkable, kaj ili povas adaptiĝi sinkrone al la ĉirkaŭaĵo kaj povas transigi sonojn.

Malfermite alĝusteblaj iloj[redakti | redakti fonton]

FM teĥnologio estas bona alternativo por rehabilito de aŭdmalkapabluloj, sed la alternativa 2.4 GHz teĥnologio havas pli da ebleco kaj pli simplan manipuleblon.[9]

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hallókészülék en la hungara Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bentler Ruth A., Duve , Monica R. (2000). “Comparison of Hearing Aids Over the 20th Century”, Ear & Hearing 21 (6), p. 625–639. doi:10.1097/00003446-200012000-00009. 
  2. Signals, sound, and sensation By William M. Hartmann
  3. Hearing Aid Basics, National Institute of Health, http://www.nidcd.nih.gov/health/hearing/pages/hearingaid.aspx, retrieved December 2, 2011 
  4. Hearing Aids. National Institute on Deafness and Other Communication Disorders. Alirita 9 September 2012.
  5. A hallókészülékek típusai, működése (2014-04-23). Alirita 2016-11-18.
  6. The Hearing Aid as Fashion Statement, by Anne Eisenberg, September 24, 2005 on NYTimes.com. Accessed 24 Nov 2006.
  7. (March 10, 2014) “The Extended-Wear Hearing Device: Observations on Patient Experiences and Its Integration into a Practice”, The Hearing Review 24 (3), p. 26–31. Alirita 1 December 2014.. 
  8. . Staff Writer. Hearing Health Magazine. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2014-02-13.
  9. (Novembro 2007) “Acceptance of the wireless microphone as a hearing aid accessory for adults”, The Hearing Journal 60 (11), p. 32–36. doi:10.1097/01.hj.0000299170.11367.24.