Aŭgmenta kaj alternativa komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Aŭgmenta kaj alternativa komunikado estas neparolaj komunikaj metodoj, kiu helpas al severe parolmalkapablitaj uloj aŭ al kiuj, kiuj ne aŭ tre malbone povas kompreni parolitan lingvon. Celoj estas helpi kaj ebligi integradon, mildigi malavantaĝojn de malkapabloj emocie, intelekte kaj sociale. Por preciza kaj riĉa komunikado ĝi apogas variajn metodojn; se ankaŭ ia parolo estas ebla, ankaŭ ĝi estas integrita en la totala komunikado.

La nomo aŭgmenta kaj alternativa komunikado venas el la Angla "Augmentativ and Alternativ Communikation" (kurte:ACC). Germane ĝi estas nomite kiel "Unterstüzte Kommunikation" (UK), kiu devas esti diferencita de "Gestüzte Kommunikation". Oni devas ankaŭ koni, ke aŭgmenta kaj alternativa komunikado ne ĉiam estas neparola, ĉar oni povas legi, skribi, kaj signumi. Signolingvo estas parto de aŭgmenta kaj alternativa komunikado nur por aŭdantoj.

Uzantoj estas dividitaj en tri grupoj:

  • Kiuj povas iome paroli, kaj komprenas parolon bone: aŭgmenta kaj alternativa komunikado helpas ilian komunikadon.
  • Kiuj ne povas paroli, aŭ ne parolas, aŭ estas mutaj, kaj komprenas parolon bone: tiuj metodoj devas anstataŭi parolon.
  • Kiuj povas kompreni parolon malbone: tiuj metodoj devas esti anstataŭa lingvo.

Multa el ili havas alian malkapablon, movmalkapablon, partan vidan malkapablon, aŭtismon, aŭ intelektan malkapablon. Iuj ne povas ankaŭ lerni legi kaj skribi.