Paco de Aŭgsburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭgsburga paco)
Kovrilpaĝo de la traktato de 1555

La Paco de Aŭgsburgo estis traktato inter Karlo 5-a kaj la fortoj de la Ŝmalkalda Ligo, la alianco de luteranaj princoj, je la 25-a de septembro 1555, ĉe la imperia urbo de Aŭgsburgo, en la nuntempa Bavario, Germanio.

Ĝi oficiale finis la religian lukton inter la du grupoj, kaj laŭleĝigis la dividon de la Kristanaro en la Sankta Romia Imperio. La paco starigis la principon de Kies regiono, ties religio kiu permesis la Germanajn princojn elekti ĉu luteranismon ĉu katolikismon ene de la regnoj, kiujn ili regis. Al la subuloj, civitanoj kaj loĝantoj, kiuj ne volis konformi al la elekto de la princo, oni donis tempoperiodon, en kiu ili rajtas libere migri al alia regiono, en kiu akceptiĝis iliaj religioj.