Aŭgurado
Aŭgurado oni nomas supozitan kapablon antaŭdiri estontajn okazaĵojn.
La libro "The Concise Lexicon of the Occult" ( ISBN 0806511915 ) listigas 93 metodojn de aŭgurado.
Laŭ sciencaj studoj aŭgurado ne liveras fidindajn rezultojn. Tion pruvis ekzemple - rilate antaŭdirojn de popularaj aŭguristoj pri la la jaro 2003
- la germana societo por scienca studo de parasciencoj.
Kelkaj el la plej konataj metodoj estas:
astrologio (aŭ astroaŭgurado)
haruspeksado (aŭ trip-aŭgurado)
kiromancio (aŭ man-aŭgurado)
nekromancio (aŭ mortint-aŭgurado)
taroko (aŭ kart-aŭgurado)
Vidu ankaŭ
fengŝuo - horoskopo - omeno - profetaĵo - prognozo - superstiĉo - vizio - zodiako