Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭgusto la forta)
Aŭgusto la Forta
Reganto de Saksio-Pollando
Reĝo Aŭgusto, pentrita de Louis de Silvestre
Reĝo Aŭgusto, pentrita de Louis de Silvestre
Persona informo
August der Starke
Naskiĝo 12-an de majo 1670 (1670-05-12)
en Dresdeno
Morto 1-an de februaro 1733 (1733-02-01) (62-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per gangreno vd
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Religio unue luteranismo
poste katolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Grandprinclando LitovioElektoprinclando Saksio vd
Subskribo Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio)
Familio
Dinastio Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin • Dinastio Wettin vd
Patro Johano Georgo la 3-a de Saksio vd
Patrino Anno Sofio de Danio vd
Gefratoj John George IV, Elector of Saxony • Johann Georg Maximilian Fürstenhoff vd
Edz(in)o Christiane Eberhardine of Brandenburg-Bayreuth vd
Amkunulo Marianna Denhoff • Urszula Katarzyna Bokum • Maria Aurora von Königsmarck • Anna Constantia von Brockdorff • Henrietta von Osterhausen vd
Infanoj Aŭgusto la 3-aMaŭrico de Saksio • Johano Georgo de Saksio • Frederiko Aŭgusto Rutowski • Maria Anna Katharina Rutowska • Anna Karolina Orzelska • Friederike Alexandrine Moszyńska • Frederiko Aŭgusto Cosel • Alexander Józef Sulkowski vd
Parencoj Frederiko la 4-a de Danio vd
Profesio
Okupo artkolektanto • politikisto vd
Laborkampo politiko vd
Princo-elektisto de Saksio
Frederiko Aŭgusto la 1-a
Dum 16941733
Antaŭulo Johano Georgo la 4-a
Sekvanto Frederiko Aŭgusto la 2-a
Reganto de Pollando-Litovio
Aŭgusto la 2-a
Dum 16971704
Antaŭulo Johano la 3-a Sobieski
Sekvanto Stanislao Leszczyński
2-a periodo
Dum 17091733
Antaŭulo Stanislao Leszczyński
Sekvanto Aŭgusto la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
reĝo Aŭgusto la 2-a, maldekstre la polaj kronjuveloj kaj la saksa dukoĉapelo

Princo-elektisto Frederiko Aŭgusto la 1-a de Saksio, ofte nomata "Aŭgusto la Forta" (germane Friedrich August I., August der Starke; naskiĝis la 12-an de majo 1670 en Dresdeno kaj mortis la 1-an de februaro 1733 en Varsovio), estis eŭropa baroka reganto. Ekde la jaro 1697 li sub la nomo Aŭgusto la 2-a ankaŭ estis la reganto de Pollando-Litovio (pole August II Mocny, litove Augustas II (antrasis)) kaj do estis pola reĝo kaj litova grandduko.

Denaske li estis protestanto, sed por regi en Pollando-Litovio li devis konvertiĝi al katolikismo, kio malpopularigis lin en lia hejmlando Saksio, tradicie forta defendejo de la protestanta kredo en Eŭropo.

Li estis inter la plej pompaj eŭropaj regantoj de sia epoko kaj iĝis la prototipo de absolutisma reganto, kiu per konstruo de multekostegaj kasteloj kaj okazigo de luksaj festoj enscenigis sian riĉecon kaj potencon. Aparte li konstruis luksajn reprezentajn konstruaĵojn en siaj rezidejoj Dresdeno kaj Varsovio, kaj kompense tre ŝparis pri investoj en la malĉefurbaj partoj de Saksio kaj Polllando-Litovio.

la kastelo Zwinger [cvinga] en Dresdeno

Grandegajn sumojn ankaŭ kostis pluraj militoj, en kiu lia armeo partoprenis, antaŭ ĉio la Granda Nordia Milito, en kiu Aŭgusto havis centran rolon. Kadre de tiu milito li fine ja stabiligis sian regadon de Pollando-Litovio, sed tuteŭrope precipe fortiĝis la Rusia Imperio, kies influo ankaŭ al Pollando-Litovio intensiĝis, tiel ke fine de la 18-a jarcento, malpli ol 80 jarojn post la fino de la Granda Nordia Milito, la ŝtato Pollando-Litovio komplete malaperis kaj findividiĝis inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio-Hungario.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)