Aŭstraj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 18 el la 28 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Aŭstrio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La aŭstrajn eŭro-monerojn produktigas la Nacia Banko de Aŭstrio.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la aŭstraj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Flago-de-Belgio.svg Belgio
Flago-de-Estonio.svg Estonio
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Grekio.svg Grekio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Irlando.svg Irlando
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Kipro.svg Kipro
Flago-de-Latvio.svg Latvio (ekde januaro 2014)
Flago-de-Litovio.svg Litovio (ekde januaro 2015)
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo
Flago-de-Malto.svg Malto
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Flago-de-Andoro.svg Andoro (moneroj ekde 2014)
Flago-de-Monako.svg Monako
Flago-de-San-Marino.svg San-Marino
Flago-de-Vatikanurbo.svg Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio

Ĉiu aŭstra eŭro-monero havas propran grafikaĵon, kiun desegnis Josef Kaiser.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
Genciano, alpa floro.
Edelvejso, alpa floro.
Primolo, alpa floro.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
Katedralo Sankta Stefano, Vieno.
Gotika arkitekturo.
Schloss Belvedere.
Baroka arkitekturo.
Viena Secesio.
Novarta arkitekturo.
1,00 € 2,00 € 2,00 € ĉirkaŭo
La ĉirkaŭaj literaĵoj estas kvarope
*** 2 EURO
totaligante 12 stelojn
Wolfgang Amadeus Mozart.
Aŭstra komponisto.
Bertha von Suttner.
Aŭstra pacisto
Ricevis la Nobel-Premion pri Paco dum 1905.
 

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj