Saltu al enhavo

Aŭstralia Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralia Muzeo
Australian Museum
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Aŭstralio vd
Situo Novsudkimrio
Adreso 1 William Street Sydney NSW 2010
Situanta sur William Street
Konstrustilo(j) novklasika arkitekturo vd
Estiĝo 1845
Direktoro Kim McKay
Koordinatoj 33° 52′ 27″ S, 151° 12′ 47″ O (mapo)-33.8743151.213Koordinatoj: 33° 52′ 27″ S, 151° 12′ 47″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Sidnejo

Aŭstralia Muzeo (Sidnejo)
Aŭstralia Muzeo (Sidnejo)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Sidnejo

Aŭstralia Muzeo (Centra Sidnejo)
Aŭstralia Muzeo (Centra Sidnejo)
DEC
Map
Aŭstralia Muzeo
Retpaĝo https://australian.museum/
vdr

La Australian Museum, Aŭstralia Muzeo, origine konata kiel la Kolonia Muzeo aŭ la Sidneja Muzeo, estas heredaĵ-listigita muzeo ĉe 1 William Street, Sidnejo, Novsudkimrio. Ĝi estas la plej malnova naturhistoria muzeo en Aŭstralio kaj la kvina plej malnova naturhistoria muzeo en la mondo, kun internacia reputacio en la kampoj de naturhistorio kaj antropologio.

Ĝi estis unue elpensita kaj evoluigita laŭ la nuntempa eŭropa modelo de enciklopedieca stokejo de kultura kaj natura historio, kaj prezentas kolektojn de vertebrula kaj senvertebrula zoologio, same kiel de mineralogio, paleontologio kaj antropologio. La scienca staturo de la muzeo estis establita sub la kuratoreco de sciencisto Gerard Krefft en la 1860-aj jaroj.

Krom permanentaj montroj en siaj galerioj, permanentaj kaj provizoraj ekspozicioj, la muzeo ankaŭ entreprenas esploradon kaj partoprenas en komunumaj programoj. Ekde 1973 ĝi funkciigas la Esplorstacion de Lizard Island (Lacertinsulo) sur la Granda Barilrifo, studante la ekologion de koralaj rifoj kaj la efikojn de klimata ŝanĝo. La Aŭstralia Muzeesplora Instituto (AMRI), establita en 2013, estas la ĉefa centro por siaj esploristoj en Sidnejo. Ekde 2024 la ĉefoficisto kaj administra direktoro estas Kim McKay AO, kiu estis la unua virino nomumita al la posteno en 2014.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Attraction Homepage (2007). "Australian Museum".
  • Chris Bennett of Evolving Picture (2014). Australian Museum Sydney: photographic survey of existing site features December 2014.
  • Clive Lucas Stapleton & Partners Pty Ltd (2005). The Australian Museum, Sydney, Conservation Management Plan.
  • Cultural Resources Management (2008). The Australian Museum Sydney : archaeological investigation collections & research building.
  • Design 5 Architects (2016). Long Gallery, Australian Museum – Exemption from Development Consent – upgrade and repair works.
  • Hammond, Gina (2009). 'The Curious Case of the Living Dead', en "History Council of NSW Bulletin" Autumn 2009.
  • McDonald McPhee Pty Ltd. (1994). Heritage Assessment, Barnet Wing, Australian Museum.
  • Power, Julie (2016). 'Museum's ambitious plan – exclusive: $285m proposal for a grand exhibition space'.
  • Strahan, Ronald (1979). Rare and Curious Specimens: An Illustrated History of the Australian Museum 1827–1979. The Australian Museum. ISBN 0724015248.
  • Tourism NSW (2007). "Australian Museum". Arkivita el la originalo la 7an de Septembro 2007. Alirita la 22an de Decembro 2018.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

[CC BY-SA]