Aŭstralia Nacia Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralia Nacia Universitato
publika universitato • Government body of Australia • produkta kompanio
moto Naturam Primum Cognoscere Rerum
(Unue, lerni la naturon de aferoj)
Informoj
fondodato 7-a de februaro 1947
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 35° 16′ 40″ S, 149° 7′ 14″ O (mapo)-35.2778149.1205Koordinatoj: 35° 16′ 40″ S, 149° 7′ 14″ O (mapo)
lando Aŭstralio
urbo Kanbero, Aŭstralio
Estraro
gvidanto Julie Bishop (ekde 2020)
Nombroj
nombro de studentoj 14 757 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Grupo de Oko
• ORCID
• Internacia Alianco de Esploruniversitatoj
• LIGO Scientific Collaboration
Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
• International GLAM Labs Community
arXiv
• Aŭstralia Esplora Datumo Komunejo
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo vd
filiita al
• Internacia Alianco de Esploruniversitatoj vd
filioj
• Fenner School of Environment and Society, Australian National University
• Australian Primary Health Care Research Institute, Australian National University vd
Aŭstralia Nacia Universitato (Aŭstralio)
Aŭstralia Nacia Universitato (Aŭstralio)
DEC
Aŭstralia Nacia Universitato
Aŭstralia Nacia Universitato
Map
Aŭstralia Nacia Universitato
vdr

La Aŭstralia Nacia Universitato (mallonge ANU, angle Australian National University) estas publika esplora universitato situanta en Kanbero, la ĉefurbo de Aŭstralio. Ĝia ĉefa kampuso en la urboparto Acton ampleksas sep instruajn kaj esplorajn altlernejojn, krom pluraj naciaj akademioj kaj institutoj.

ANU estas rigardata kiel unu el la ĉefaj esploraj universitatoj en la mondo, kaj estas vicigita kiel la gvida universitato en Aŭstralio kaj la Suda duonglobo de la listo 2022 QS World University Rankings. Ĝi estas vicigita 27-a en la mondo per la sama listo, kaj 59-a en la mondo (tria en Aŭstralio) per la 2021 publikaĵo Times Higher Education.

Fondita en 1946, ANU estas la sola universitato kreita de la Parlamento de Aŭstralio. Ĝi spuras siajn originojn al la Kanbera Universitata Kolegio, kiu estis establita en 1929 kaj estis integrita al ANU en 1960. En la somera semestro de 2013, la universitato havis 10 052 bakalaŭrajn studentojn, 10 840 postbakalaŭrajn studentojn kaj dungis 3 753 kunlaborantojn. La fonduso de la universitato en 2018 havis 1,8 miliardojn da aŭstraliaj dolaroj.

skulptaĵo sur la centra kampuso

ANU kalkulas ses Nobel-premiitojn kaj 49 Rhodes-akademiulojn inter siaj fakultatanoj kaj eks-studentoj. La universitato edukis du ĉefministrojn, 30 nunajn aŭstraliajn ambasadorojn kaj pli ol dekduon da nunaj estroj de registaraj departementoj de Aŭstralio. La plej novaj eldonoj de la sciencaj eldonaĵoj de ANU estas tenataj rete per la publigiga departemento ANU Press.

Profesoroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo (angle)