Aŭstralia merganaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭstralia merganaso
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. australis
Aythya australis
(Eyton, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • A. a. extima (Mayr, 1940) (pridisputata)
  • A. a. australis (Eyton, 1838)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭstralia merganaso, Aythya australis, estas la nura vera membro de la grupo de la merganasoj troviĝanta en Aŭstralio. La Aŭstralia merganaso estas komuna en sudorienta Aŭstralio, ĉefe en la baseno de la riveroj Murray kaj Darling, sed ankaŭ en pli humida kamparo ĉe la marbordoj. Ili estas iom nomadecaj en normalaj jaroj, sed disiĝas amplekse en epokoj de trosekeco. Gravaj nombroj atingas tiom for kiom ĝis Nov-Gvineo, Nov-Zelando, kaj insuloj de la Pacifiko, kie ili povas resti dum iome da tempo, eĉ reproduktiĝi dum unu sezono aŭ du.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe la aliaj membroj de la grupo de merganasoj, ankaŭ la Aŭstralia merganaso manĝas per profunda plonĝado, ofte restante submerĝe tiom longe kiom ĝis unu minuto. Ĝi ŝoviĝas subakve per simpla plonĝado, subigante sian kapon kaj per forta elano de sia povegaj retecaj piedoj. Ili manĝas larĝan gamon de malgrandaj akvaj bestetoj, kaj suplemente per akvoherboj.

La Aŭstraliaj merganasoj preferas plej grandajn lagojn, marĉojn kaj riverojn kun profundaj, trankvilaj akvoj, sed estas ofte vidataj en pli malgrandaj rojoj, inundaj herbejoj, kaj neprofundaj lagetoj. Kiel ĝenerala regulo, ili evitas marbordajn akvojn. Ili rare venas surtere kaj neniam ripozas en arboj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Stara masklo

La Aŭstraliaj merganasoj estas malgrandaj laŭ anasaj standardoj, kutime ne multe pli ol 45 cm longa sed atingante foje eĉ 60 cm, kaj rimarkinde pli rondoformaj en ĝenerala formo ol plej anasoj. Kaj maskloj kaj inoj estas supre ĝenerale uniforme ĉokolad-brunaj, kun ruĝecbrunaj flankoj kaj blankaj subaj partoj (kiuj estas ofte nevideblaj se la anaso estas surakve). La malantaŭaj bordoj kaj preskaŭ la tutaj subaj partoj de flugiloj estas blankaj. La kapo estas multe pli malhelbruna ĉefe ĉe krono kaj bridareo. La brusto estas pli ruĝecbruna kaj la suba dorso pli malhelbruna al nigreca.

Ĉe la masklo, la irisoj estas rimarkinde blankaj, dum ĉe la ino estas malhelbrunaj. La beko estas nigreca en la komenca parto, poste hela kaj kun nigra "ungo" en centra pinto: ĉe la masklo la hela parto estas blankeca kaj ĉe la ino helgriza, do pli kontraste ĉe masklo. Estas iom da seksa duformismo.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Disvastigata tra sia ampleksa teritorio, la Aŭstralia merganaso estis taksita kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]