Aŭstralia pelikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aŭstralia pelikano
Aŭstralia pelikano
Aŭstralia pelikano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Genro: Pelecanus
Pelecanus conspicillatus
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Aŭstralia pelikano, ankaŭ Okulvitra pelikano (Pelecanus conspicillatus) estas granda akvobirdo de la familio de Pelikanedoj, disvastigata en internaj kaj marbordaj akvoj de Aŭstralio kaj Novgvineo, ankaŭ en Fiĝio, partoj de Indonezio kaj kiel vaganto en Novzelando. Ĝi estas ĉefe blanka birdo kun nigraj flugiloj kaj rozkolora beko. Ĝi estis registrita kiel havante la plej longan bekon el ĉiuj ajn vivantaj birdoj. Ili manĝas ĉefe fiŝojn, sed konsumas ankaŭ birdojn kaj kadavromanĝantas por rubaĵoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Aŭstralia pelikano estis unuafoje priskribata de la nederlanda naturalisto Coenraad Jacob Temminck en 1824. Ties specifa epiteto devenas el latina verbo conspicere "percepti", kaj de tie "conspicillatus" (okulvitraj), kio aludas al la ĉirkaŭokulaj haŭtaĵoj flavaj kun fajna malhela bordo kio aspektas kvazaŭ okulvitroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aŭstralia pelikano dumfluge.

La Aŭstralia pelikano estas mezgranda laŭ standardoj de pelikanoj, kun enverguro de 2.3 al 2.6 m.[1] Ties pezo povas gami el 4 al 13 kg, kvankam plej el tiuj pelikanoj pezas inter 4.54 kaj 7.7 kg.[2][3][4] La pala, rozkoloreca beko estas enorma, eĉ laŭ pelikanaj standardoj, kaj estas la plej granda beko de la birda mondo. La rekord-granda beko estis 50 cm longa.[5] Inoj estas iome pli malgrandaj kun rimarkinda pli malgranda beko, kiu povas esti tiom malgranda kiom ĝis 34.6 cm je matureco. La totala longo profitas el la bekolongo por esti ĝis 152-188 cm, kio faras ĝin rangi kun la Krispa pelikano kiel la plej longaj el la pelikanoj.[6]

Ĝenerale, la Aŭstralia pelikano estas ĉefe blanka. Estas blanka areo en supraj flugiloj kaj blanka areo kun formo de V en pugo kontraste kun la nigraj unuarangaj. Dum pariĝado, la ĉirkaŭokula haŭtaĵo kaj dista kvarono de la beko estas oranĝeca kun la bekosako varie el malhele blua, rozkoloreca kaj skarlata. La ne-reprodukta plenkreskulo havas bekon kaj okulringojn palflavajn, dum la bekosako estas pale rozkoloreca. Junuloj similas al plenkreskulo, sed nigron anstataŭas la bruna duobla vo kaj la blanka makulo de supraflugiloj estas malpliigita. Ĝenerale, ties aspekto estas iome simila al kelkaj aliaj pelikanoj, kvankam la specio estas alopatria.[6]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Dumnaĝe.

Tiu specio povas loĝi en grandaj etendoj de Aŭstralio kaj Tasmanio. Aŭstraliaj pelikanoj loĝas ĉefe en grandaj etendoj de malferma akvo sen densa akva vegetaĵaro. La habitatoj kiuj povas elteni ilin estas grandaj lagoj, baraĵlagoj, bilabongoj kaj riveroj, same kiel ĉe estuaroj, marĉoj, portempe inundareoj en aridaj zonoj, drenokanaloj en farmoj, salebenoj kaj marbordaj lagunoj. La ĉirkaŭa medio ne gravas: ĝi povas esti arbaro, herbejo, dezerto, estuaraj kotejoj, ornama urboparko, aŭ eĉ industria rubejo, kondiĉe nur ke estu malferma akvo kapabla elteni sufiĉan manĝon. Tamen ili ŝajne preferas areojn kie la ĝenado estu relative malalta dum reproduktado. Ili povas ripozi ankaŭ en kotejoj, sablejoj, strandoj, rifoj, ond-rompiloj kaj amasoj.[6]

La specio iĝis unuafoje konata kiel loĝanta en Novzelando el specimeno pafita ĉe Jerusalem en 1890 kaj el malgrandaj nombroj de ostoj el subfosilioj, el kiuj la unua estis trovitaj ĉe la Lago Grassmere en 1947, sekve de registroj de aliaj disaj individuoj. La ostoj estis poste priskribataj kiel nova (sub)specio, Pelecanus (conspicillatus) novaezealandiae (Scarlett, 1966: "Novzelanda pelikano") ĉar ili aspektis pli grandaj, sed Worthy (1998), reviziis novan materialon, determinante ke ili estas nesepareblaj el la Aŭstralia populacio. Tiuj fosilioj estis unuafoje trovitaj en 1930.

Aŭstraliaj pelikanoj ne sekvas partikularan modelon de regulaj movoj, simple sekvante la manĝodisponeblon. Sekegoj ofte antaŭas movojn. Kiam la normale seka Lago Eyre pleniĝis dum 1974 al 1976, ekzemple, nur kelkaj pelikanoj restis ĉe la marbordaj urboj: kiam la grandaj internaj lagoj sekiĝis denove, la populacio denove disiĝis, kaj aroj de miloj estis vidataj en la nordaj marbordoj. En kelkaj okazoj, ili simple estas portataj de la vento al novaj lokoj. Ĝi estas tre regula vizitanto al la suda marbordo de Novgvineo, same kiel al la Bismarkoj kaj Salomonoj. Ĝi venas kiel vaganto al Kristnaskinsulo, Vanuatuo, Fiĝio, Palaŭo kaj Novzelando. Populaciapero okazis en 1978 en Indonezio, kiam Aŭstraliaj pelikanoj atingis ĝis Sulaveso, Javo kaj eble Sumatro.[6]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ripoze post manĝo

Aŭstraliaj pelikanoj manĝas per plonĝado dum naĝado sur la surfaco de akvo. Ili laboras grupe por konduki fiŝojn al pli malprofundaj akvoj, kie ili lanĉas siejn sensivajn bekojn por kapti siajn predojn. Kelkaj manĝejoj en grandaj akvejoj enhavis ĝis 1,900 individuoj. Ili povas foje ankaŭ manĝi solece. Ties hegemonia predo estas fiŝoj kaj ili komune manĝas enmetitajn speciojn kiaj orfiŝoj, la karpo kaj la Eŭropa perko. Kiam eblas, ili predas ankaŭ indiĝenajn fiŝojn, kun ŝajna prefero por la perko Leiopotherapon unicolour. Tamen, la Aŭstraliaj pelikanoj ŝajne estas malpli fiŝomanĝanto kaj pli malferma laŭ gusto ol aliaj pelikanoj. Ili regule manĝas insektojn kaj multajn akvajn krustulojn, ĉefe la languston Cherax destructor kaj la salikokojn de la genro Macrobrachium. Tiu pelikano manĝas ankaŭ aliajn birdojn iome ofte, kiaj ĉe la Blanka mevo kaj la Gracia kreko, inklude ovojn, idojn, junulojn kaj eĉ plenkreskulojn, kiujn ili mortigas per trenado subakven kaj dronado. Reptilioj kaj amfibioj estas ankaŭ kaptataj kiam tiuj disponeblas. Registrite eĉ malgrandaj hundoj estis englutataj. La Aŭstralia pelikano estas eventuala kleptoparazito de aliaj akvobirdoj, kiaj kormoranoj.[6]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Samsonvale Cemetery, SOr Kvinslando, Aŭstralio

La Aŭstralia pelikano komencas sian reproduktan sezonon post du aŭ tri jaroj de aĝo. La reprodukta sezono varias, okazante vintre en tropikaj areoj (norde de 26oS) kaj en fina printempo en partoj de suda Aŭstralio. Reproduktado povas okazi ĉe iu ajn epoko de la jaro post pluvepoko en internaj areoj. La nesto estas neprofunda depresio sur tero aŭ sablo, foje kun iome da herbo kovranta. Oni konstruas herbajn platformojn ĉe la Lago Aleksandrina en Suda Aŭstralio. Rare, oni observis iom pli prilaboritajn nestojn pinte de arbustoj Muehlenbeckia florulenta.[6] Nestumado estas komunuma, kun kolonioj situantaj sur insuloj (kiaj la Norda Perono) aŭ ŝirmaj areoj apude de lagoj aŭ de la maro. Reproduktaj inoj de Aŭstralia pelikano demetas 1 al 4 (tipe 2) kalkoblankajn ovojn kiuj estas 93x57 mm, kiuj ofte aspektas gratitaj aŭ malpuraj.[7] La kovado daŭras 32 al 35 tagojn. La eloviĝintaj idoj estas nudaj (senplumaj), kvankam ili krskigas rapide grizan lanugon. Post eloviĝo, la plej granda ido estos nutrata plie, kaj la plej malgranda eventuale mortiĝos pro malsategokainismo. Dum la unuaj du semajnoj la idoj estos nutrataj el regurgitata likvido, sed por la restantaj du monatoj ili estos nutrataj el fiŝoj kaj iome da senvertebruloj. Oni formas kunmanĝantarojn ene de la pelikanaj kolonioj kiam la idoj estas ĉirkaŭ 25 tagojn. La junaj pelikanoj ekflugas je ĉirkaŭ tri monatojn de aĝo.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Dumfluge.
Aŭstralia pelikano.
Aŭstraliaj pelikanoj.

La Aŭstralia pelikano ne estas tutmonde minacata. Ili estas sufiĉe komunaj en taŭgaj habitatoj. Ĉe la menciida portempe Lago Eyre en marto de 1990, ĉirkaŭ 200,000 plenkreskaj birdoj troviĝis tie por reproduktiĝi. La specio estas laŭleĝe protektita kaj ŝajne ne montris baldaŭajn danĝerajn efikojn el poluado. En kelkaj areoj, ili povas asociiĝi kun homoj kaj povas eĉ esperi elmanan manĝon, kvankam ili estas tre sensivaj al etenda homa ĝenado dum nestumado. Ili prete adaptiĝas al artefaritaj akvejoj kiaj akvorezervejoj se ne estas regula boatado en ili. Pro la populareco de malfermaj akvejoj, la habitato de tiu pelikano suferis konsiderinde malpli ol pli vegetaĵaraj humidejoj tra Aŭstralio.[6] La Aŭstralia pelikano estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Birds in Backyard
  2. Australian Animals — Pelican (2010).
  3. Species — Marine Biology (2010).
  4. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Eldonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5
  5. [1] (2011).
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 DEL HOYO, J. (1996) Handbook of the Birds of the World 3. Barcelono: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-20-2.
  7. BERULDSEN, G. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 187. ISBN 0-646-42798-9.
  8. IUCN2012
  • Scarlett, R. J. (1966): A Pelican in New Zealand. Notornis 13(4): 204-217. PDF fulltext
  • Worthy, Trevor H. (1998): A remarkable fossil and archaeological fauna from Marfells Beach, Lake Grassmere, South Island, New Zealand. Records of the Canterbury Museum 12: 79-176.
  • Australian PelicanAustralian Museum Online

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]