Aŭstralia reĝpapago
Masklo en Novsudkimrio
Ino en Kvinslando
| ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Alisterus scapularis | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||
|
Psittacus cyanopygius Vieillot, 1818 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Aŭstralia reĝpapago (Alisterus scapularis) estas specio de papago endemia de orienta Aŭstralio kun teritorio el Cooktown en Kvinslando ĝis Port Campbell en Viktorio. Trovebla en humidaj kaj dense arbarkovritaj altaĵaj regionoj de la orienta parto de la kontinento, inkluzive de eŭkaliptaj arbarkovritaj areoj en kaj rekte apud subtropikaj kaj moderklimataj pluvarbaroj. Ili manĝas fruktojn kaj semojn kolektitajn de arboj aŭ surgrunde.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La aŭstralia reĝpapago estis unue priskribita de la germana natursciencisto Martin Lichtenstein en 1816 kiel Psittacus scapularis. La specio apartenas al la genro Alisterus, kies tri membroj estas konataj ankaŭ kiel reĝaj papagoj. La specioj estas foje parencaj al la genro Aprosmictus.
Oni agnoskis du subspeciojn,[1] kiuj estas diferencaj laŭ la grando:[2]
- A. s. minor (Mathews, 1911)
- A. s. scapularis (Lichtenstein, 1816)
Nature okazintaj hibridoj kun la ruĝflugila papago (Aprosmictus erythropterus) estis registritaj el Bell, en sudorienta Kvinslando.[3]
"Aŭstralia reĝa papago" estis deklarita oficiala nomo fare de la Internacia Ornitologia Unuiĝo (IOC).[4]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj longas ĉirkaŭ 43 cm, inkluzive de la longa, larĝa vosto. La plenkreska masklo havas ruĝajn kapon, bruston kaj malsuprajn flankojn, kun blua bendo sur la nuko inter la ruĝa koloro supre kaj verda sur la dorso, la flugiloj estas verdaj kaj ĉiu havas palverdan ŝultrobendon, la vosto estas verda kaj la pugo estas blua.
La masklo havas ruĝecoranĝan supran mandiblon kun nigra pinto, nigran malsupran mandiblon kun oranĝa bazo, kaj flavajn irisojn. La plumaro de la ino estas tre malsama ol tiu de la masklo, kiu havas verdajn kapon kaj bruston, grizan bekon, kaj la pala ŝultrobendo estas malgranda aŭ forestanta. Junuloj de ambaŭ seksoj havas brunajn irisojn kaj flavan bekon, kaj alie similas al la ino.[2]
La du subspecioj estas A. s. minor, trovebla ĉe la norda limo de la specio-teritorio kaj simila laŭ aspekto al la nomiga subspecio sed pli malgranda,[2] tipe ĉirkaŭ 5 cm pli malgranda laŭ longo.
Ĉe tiuj maloftaj individuoj, kiuj havas areojn sen melanino, la plumoj estas oranĝaj ĝis flavaj.[5] Tia birdo povas aspekti surprize malsama ol la pli ofta skarlata kaj verda variaĵo.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Aŭstraliaj reĝpapagoj troviĝas de norda kaj centra Kvinslando ĝis suda Viktorio. Ili ofte videblas en malgrandaj grupoj kun diversaj specioj de rozeloj. Pli for de sia normala orienta altmontara vivejo, ili ankaŭ troviĝas en Kanbero dum vintro, la eksteraj okcidentaj kaj nordaj antaŭurboj de Sidnejo, kaj Carnarvon Gorge en centra Kvinslando.[6]
Birdobredado
[redakti | redakti fonton]En ilia denaska Aŭstralio, tiuj reĝpapagoj estas foje bredataj en birdejoj kaj tenataj kiel trankvilaj kaj relative silentemaj hejmbestoj se ili estas hombredataj. Kiel dorlotbestoj, ili havas limigitan "parolan" kapablon kaj normale preferas ne esti manipulitaj, sed ili facile ligiĝas al homoj kaj povas esti tre sindonemaj.
Ili emas esti selektemaj pri sia elekto de semoj, kiujn ili manĝas, preferante semojn de nigraj sunfloroj, kaj emas ne engluti malgrandajn semojn trovitajn en antaŭpakitaj podetalaj saketoj.
Ili estas relative nekonataj ekster Aŭstralio. La vivodaŭro en la naturo estas nekonata, sed oni scias, ke kelkaj dorlotbestoj vivas ĝis 25 jarojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Junulo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.024). www.zoonomen.net (2009-05-30).
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. plate 49. ISBN 0-691-09251-6.
- ↑ (2005) “A hybrid of Australian king-parrot 'Alisterus scapularis' and red-winged parrot 'Aprosmictus erythropterus' at bell”, The Sunbird: Journal of the Queensland Ornithological Society 35 (2), p. 1–3.
- ↑ Parrots & cockatoos. World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (2021). Alirita 25a de Oktobro 2021 .
- ↑ (2004) A Field Guide to the Birds of Australia, 7‑a eldono, Penguin. ISBN 0-670-04180-7.
- ↑ BirdLife International (2016). "Alisterus scapularis". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22685046A93056658. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685046A93056658.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
- Australian Parrots, de Forshaw, Joseph M., bildoj de Cooper, William T., 2002, Tria (reviziita) Eldono, Alexander Editions, (ISBN 0-9581212-0-6)
- Photographic Field Guide Birds of Australia (dua eldono); (ISBN 1-876334-78-9).
- Field Guide to the Birds of Australia, 7a Eldono, Simpson & Day.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- World Parrot Trust Arkivigite je 2015-06-29 per la retarkivo Wayback Machine Parrot Encyclopedia – Species Profile
- Australian King Parrot
- Australian King Parrot - Atlas of Living Australia - specipaĝo
| ||||||||||||||||||



