Aŭstralia sulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aŭstralia sulo
Australian Gannet 2.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Moro Morus
Specio: M. serrator
Morus serrator
Gray, 1843
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Aŭstralia sulo aŭ pli precize Aŭstralazia sulo (Morus serrator) estas oceania aŭstralazia specio de birdoj el la genro de moroj de la familio de suledoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

dumfluge

Temas pri granda marbirdo (84-95 cmj) mezaveraĝe de 90 cmj. Ili similas al la aliaj suledoj, tio estas blankaj birdoj kun nigraj flugilpintoj kaj vostopinto kaj flaveta kapo (ĉefe el orelareo al nuko kaj kolflankoj, sed ne tiom en frunto), konusforma fortika beko helbluecgriza kun nigraj bordoj, bridoj kaj ĉirkaŭokulo kun blua okulringo. La piedaj membranoj estas malhelaj. La junuloj estas brunaj, makulecaj pli malhelaj supre, blankiĝas dum 3 aŭ 4 jaroj kaj akiras plenkreskan plumaron je la 5a jaro. Ĝi diferenciĝas de la Kaba sulo per malpli granda nigra gorĝa makulo. Ĝi havas samajn kolorojn kaj similan aspekton kiel la Norda sulo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas oktobre kaj novembre. Kovas ambaŭ gepatroj dum unu monato kaj duono kaj la ido restas ĉeneste ĝis 100 tagoj. Ili reproduktiĝas en ĉe marbordaj insuloj de aŭstraliaj ŝtatoj Viktorio kaj Tasmanio kaj en Novzelando. Ili videblas ekde sudokcidenta Aŭstralio ĝis Novzelando. Ili normale reproduktiĝas en grandaj kolonioj de marbordaj insuloj. Grava escepto estas la protektata kolonio en la kontinento ĉe Kabo Kidnappers (5000 paroj). Estas kontinentaj kolonioj ankaŭ en Muriwai kaj Terlango Farewell.[1] La sulaj paroj povas resti kune dum kelkaj sezonoj. Ili plenumas prilaboritajn salutritojn ĉeneste, etende siajn bekojn kaj kolojn al ĉielo kaj per mildaj bekofrapoj. Plenkreskuloj povas resti ĉe la kolonioj, dum la junuloj disiĝas.

Tiuj birdoj estas plonĝomanĝantoj kaj spektaklaj fiŝkaptistoj, kiuj plonĝas en la oceano je altega rapido. Ili manĝas ĉefe kalmarojn kaj manĝofiŝojn kiuj ariĝas ĉe la surfaco.

La nombroj de la Aŭstralazia sulo pliiĝis ekde 1950, kvankam kelkaj kolonioj malaperis kaj aliaj malpliiĝis laŭ grando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maggy Wassilieff. New Zealand's main gannet colonies, 'Gannets and boobies', Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand. Wellington: Ministry for Culture and Heritage. Ĝisdatigita 2a de Marto 2009.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj