Aŭstrazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstrazio
27-a de novembro 0511 – novembro 0751
historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Aŭstrazio (franclingve Austrasie) estis iama, franka provinco kaj reĝlando de la merovida epoko. Ĝia teritorio kongruas kun nuna nordorienta Francio, ekde la Mozo kaj la Mozelo ĝis la Rejno, sed ĝi ankaŭ entenas partojn de Germanio, Belgio kaj Nederlando. La ĉefurbo estis unue Reims, sekve Metz. La loĝantoj de Aŭstrazio estis nomitaj Aŭstrazianoj (Austrasiens).

Tiu teritorio aperis post la morto de Klodvigo la 1-a en 511, kiam la vasta reĝlando de ĉi tiu estis dividita inter liaj filoj. Lulilo de la karolida dinastio, Aŭstrazio malaperis kun la lasta merovida reĝo en 751, kaj estis kunigita kun la granda karolida reĝlando (estonta Karolida Imperio) regita de Pipino la Malalta kaj Karlo la Granda.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]