Saltu al enhavo

Aŭstria Marbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstria Marbordo
1813 – 1919

historia neagnoskita ŝtato • eksa administra teritoria unuo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
duobla monarkio • monarĥio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La Aŭstria Marbordo estis provinco (administra unuo) de la Aŭstria imperio kaj ekde 1867 de Aŭstrio-Hungario kaj apartenis al Cislajtio. Ĝi ekzistis de 1849 ĝis la fino de la unua mondmilito. Ĝia ĉefurbo estis Triesto. Antaŭe la teritorio ekde la subiro de la napoleonaj reĝlandoj en 1813 respektive ekde la Viena Kongreso de 1815 jam apartenis al la Aŭstria imperio kaj ĝis 1849 estis parto de aŭstra reĝlando Ilirio.

La Aŭstria Marbordo en 1914

En diverslingvaj partoj de la imperio ĝi havis jenan nomojn:

La provinco havis areon de ĉirkaŭ 8.000 km² kaj 900.000 loĝantojn; ĉirkaŭ du kvinonoj estis italoj, triono slovenoj, kvinono kroatoj kaj dekono aŭstroj. Ĝi konsistis el tri partoj:

  • princa graflando Gorica kaj Gradiška
  • urbo Triesto
  • Istrio

En 1918 la Marbordon ricevis Italio. Post la Dua Mondmilito ĝin ricevis Jugoslavio, nur Triesto kaj Gorizia restis italaj.