Aŭstria junulara reprezentantaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstria infana kaj junulara reprezentantaro
Österreichische Kinder- und Jugendvertretung
emblemo
Nacia junulara konsilio
Komenco 1-a de januaro 2001
Lando(j) Aŭstrio vd
Sidejo Vieno, Aŭstrio
Adreso Liechtensteinstraße 57/2
Membro de Forumo Junulara Eŭropa • Austrian Anti Poverty Network vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio
vdr

La Aŭstria junulara reprezentantaro - nacilingve Österreichische Bundesjugendvertretung (mallongigo BJV, "Aŭstria federacia junulara reprezentantaro") respektive Österreichische Kinder- und Jugendvertretung ("Aŭstria infana kaj junulara reprezentantaro") - estas federacio en Aŭstrio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Aŭstria junulara reprezentantaro estas la urbo Vieno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]