Aŭstrio en la Somera Olimpiko 1896

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la biciklisto Adolf Schmal en aĝo de 24 jaroj gajnis la 12-horan biciklan konkurson
Habsburga Aŭstrio en la Somera Olimpiko 1896
Somera Olimpiko 1896 en Ateno
Flagtenanto: 
Sportistoj 3 en 3 fakoj
Medaloj
rango: 7
Oro
2
Arĝento
1
Bronzo
2
Sume
5
vdr

La aŭstra teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1896 en Ateno havis 3 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. La sportistoj atingis 2 orajn, unu arĝentan kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 7-an rangon.

Adolf Schmal estis origine germano, kiu en 1886, en aĝo de 14 jaroj, kun sia familio translokiĝis al Vieno kaj tie sportumis. Li partoprenis en tri konkursoj de bicikladoj kaj krome en du konkursoj de skermado:

En la olimpika turniro de sabra skermado, Adolf Schmal jam gvidis kun du venkoj kiam la greka reĝo venis al la stadiono. Por ebligi lin observi la tutan turniron, ĉiuj konkuradoj estis nuligitaj kaj okazigitaj denove. En tiu dua raŭndo, Schmal perdis ambaŭ batalojn kaj alvenis nur kvara. En la biciklaj konkuradoj, li unue certigis du triajn lokojn en la spinto de 333 kaj pli ol 10 000 metroj en la Velodromo Neo Faliro, urboparto de Pireo, en unu tago. Venko en la 12-hora vetkuro du tagojn poste sekvis. En ĉi tiuj dek du horoj, Schmal ĉirkaŭiris la biciklovojon 886 fojojn kaj veturis entute 295,3 kilometrojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la velodromo Neo Faliro de Pireo en 1896