Aŭtarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtarkio estas tiu ekonomia politiko de iu lando, kiu ne volas aŭ kapablas havi komercajn rilatojn al aliaj landoj – oni nomas ankaŭ fermita ekonomio.

En la ekonomiko, aŭtarkio estas malo de la malfermita ekonomio. La malfermitecon de iu ekonomio, oni analizas per proporcio de Malneta Enlanda Produkto (MEP) kaj la importo. La aŭtarkia mastumado signifas sendependecon ekonomie kaj tiel ankaŭ politike de la eksteraj eventoj. Tiu mastrumado – pro ofta foresto de la vera konkuro – kaŭzas ofte teknologian kaj ekonomian postreston.

Laŭ nocio „autarkio” signifas „memprizorgon” kaj venas el la greka αὐτάρκεια vorto (αὐτο, „ön”, és ἀρκέω „plenumi”). Oni malofte konfuzas ĝin kun nocio αὐταρχία kiu signifas absolutan regadon (aŭtarĥo).

Hodiaŭ aŭtarkia ekonomio estas tiu de Nord-Koreio, kie tio iĝis oficiala ideologio.

La embargo-ŝarĝitaj landoj ankaŭ devas apliki aŭtarkion, sed tio ne estas memvola (Sovetunio ĉ 1918-1921, poste Orienta bloko 1948-1956, Germanio dum la dua mondmilito)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]