Garaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aŭtejo)
Garaĝo ĉe domo

Garaĝo estas konstruaĵo, kie oni deponas, ŝirmas aŭ riparas motorajn veturilojn kaj ciklojn: garaĝo de bicikloj, de aŭtoj.

Laŭ Francisko Azorín garaĝo estas Aŭtomobila remizo.[1] Li indikas etimologion el la franca gar (stacidomo).[2]

Garaĝo povas esti loko kie oni sekure (kontraŭ ŝtelistoj kaj influo de vetero) parkas aŭton. Ĝi povas esti parto de alia konstruaĵo (ekzemple domo) aŭ stari aparte. Ekzistas ankaŭ garaĝaroj, lokoj kie estas multaj garaĝoj kune.

Garaĝo povas ankaŭ esti riparejo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 81.
  2. Azorín, samloke.