Aŭtismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kresko de aŭtismo dum lastaj jaroj.

Aŭtismo estas speco de perturbo, kiu influas la korpan, socialan kaj parolan kapablojn ĉe homo. La intereso de la aŭtistoj estas tre fokusigita al iu tre mallarĝa temo. La perturbo probable havas genetikaj kaŭzoj, sed tiu estas nepruvita, kaj oni esploras ĝiajn kaŭzojn. La nocion uzis unuafoje psikiatro Leo Kanner en la 1940-aj jaroj por priskribi tiajn infanojn, kiuj estis troige retiriĝemaj kaj enmemiĝantaj. Hipokrato kaj la grekaj kuracistoj en lia tempo konis la aŭtismon, kaj imputas ĝin al diaj aŭ diablaj fortoj.

Oni kalkulas, ke el ĉiuj 10.000 infanoj inter 1 kaj 15 estas aŭtismaj, el kiuj 15–20 % iĝas socie memstaraj laborantaj plenkreskuloj. La perturbo aperas 3- ĝis 4-oble pli ofte ĉe viroj ol ĉe virinoj, sed la kaŭzo de tio ankoraŭ ne estas sciata.


Ekzistas provoj kaj metodoj por mildigi la simptomojn de aŭtismo, sed la perturbo mem estas pro sia biologia esenco neniel kuracebla.

Kaŭzo

Iam oni kredis, ke la traktado de la infano de neamanta patrino aŭ neglektanta patrino produktis la perturbon, sed nuntempe oni scias ke la kaŭzo efektive estas genetika kaj ke ofte ĝi estas heredata. Laŭ la rezultoj ĝi havas multigenaj kauzoj, sed tiu ne estas evidenta.[1] Fakte, diligenta patrino aŭ patro povas modifiki diversajn nedezirindajn aŭ ĝenantajn kondutojn per pacienta kaj longdaŭra klopodado. En fruaj tempoj, kiam la aflikto estis tro grava, la malfeliĉuloj estis enmetataj en frenezulejojn. Hodiaŭ la traktado estas pli afabla kaj se la perturbo estas milda, la persono ĝuas preskaŭ normalan vivon.

Modernaj esploroj per skaniloj sugestas diferencojn en certaj regionoj de la cerbo, sed ankaŭ aliaj influoj, kiel la ĉirkaŭaĵo kaj edukado ankaŭ ŝajnas gravaj. Eble ekzistas ankaŭ speco de aŭtismo ĉe knabinoj, kiuj strikte kontrolas kaloriojn ĝis kiam ili suferas per anoreksio. Modernaj esploroj per skaniloj sugestas diferencojn en certaj regionoj de la cerbo, sed ankaŭ aliaj influoj, kiel la ĉirkaŭaĵo kaj edukado ankaŭ ŝajnas gravaj. Eble ekzistas ankaŭ speco de aŭtismo ĉe knabinoj, kiuj strikte kontrolas kaloriojn ĝis kiam ili suferas per anoreksio.

Oni ne konas, per kiuj procezoj evoluas la aŭtismo, sed la esploristoj konsentas, ke la malnova teorio de la friduja patrino estas malvera. Carl H. Delacato montris, ke eĉ en la familioj povas esti sanaj infanoj, kiuj enhavas aŭtismajn infanojn. Ankaŭ tiu teorio estas falinta, kiu rekondukas la aŭtismon al la problemoj de la mamnutrado. Delacato esploris la Xinguojn kaj la Busmanojn, kaj li ne trovis aŭtistojn en tiuj triboj, kvankam la patrinoj mamnutras senemocie.

Laŭ unu artikolo de la 2010 februara Autism Research la riziko de la naskiĝado de la aŭtisma bebo kreskas je 18 percentoj kun la kreskado je 5 jaroj de la aĝo de la patrino. La 40 jara patrino naskas aŭtistan bebon kun la riziko je 50% pli, ol la 25-29 jara.

Laŭ la artikolo de la Pediatrics online (2011. januaro 10), kiun skribis la esploristoj de la Columbia Universitato estas signifa ankaŭ la vicordo de la naskigado kaj la tempo pasita intertempe. Se la dua infano naskigis en mapli ol 3 jaroj post la una, la aŭtismo de la dua infano estas signifikante pli granda. Se la dua infano estas je malpli ol unu jaro juna, la riziko estas trifoje; se la diferenco estas ne mapli, ol 2 jaroj, estas la riziko duobla.

Se la patrino estis pli ol 30 jara, la maljuneco de la patro ne kreskis la rizikon de la aŭtismo. Se la patro estas pli ol 30 jara, kaj la patrino malpli, ol 30 jara, estas la riziko de la aŭtismo signifikante pli grava. Se la patro estas pli maljuna ol 40 jara, kaj la patrino malpli ol 25 jara, estas la riziko de la aŭtismo duoble, ol en kazoj, en kiuj estas la patro injter 25 kaj 29 jaroj.[2]

Laŭ Andrew Wakefield la vakcinoj kontraŭ morbilo kaŭzis aŭtismon.[3][4] Li diris, ke tiŭj vakcionoj estas respondeca por tio, ke la nombro de la aŭtistoj kreskis. Multaj gepatroj ne lasis vakcini iliajn infanojn, kaj en 2008 infektis la morbilo en la Unuiĝinta Reĝlando 1000 homojn. Oni ripetis la eksplorojn de Andrew Wakefield, sed trovis kontraŭan rezultojn. En 2008 iu artikolo de la Public Library of Science dementis la rezultojn de Andrew Wakefield, kaj senmaskigis Andrew Wakefieldon, ĉar li fraŭdis la rezultojn, kaj li esploris senetike.[5]

Simptomoj

La perturbo aperas antaŭ la dukajduona aĝo, sed la unuaj simptomoj estas tre mildaj. La aŭtismaj infanetoj estas sen-tentaj aŭ rifuzemaj kontraŭ la emocia aŭ korpa kontaktoj, sed pli poste ofte elformiĝas insistemo al gepatroj aŭ al certaj plenkreskuloj. Ilia parolevoluo estas malrapida kaj nenormala (ofte senakcenta kaj ritme neregula), malofte ili tute ne kapablas paroli. Karakteriza povas esti daŭra ripetado de sensencaj vortoj de aliaj personoj - sendependa de la teksto - aŭ iu stranga mekanika voĉeligo anstataŭ parolo.

Aŭtismuloj povas nenormale insisti pri objektoj. Okazas, ke ili ne reagas al voĉoj, doloro, ne rekonas la verajn danĝerojn, kvankam la aŭtismaj infanoj estas tre sent-emaj. Ofte okazas, ke aŭtismulo trude evitas mediajn ŝanĝojn kaj aperas ritmaj korpomoviĝoj, kiel svingado aŭ aplaŭdado. En la malfrua pubereco, ĉe 25 % de la aŭtismaj infanoj aperas epilepsio.

Tipaj sindromoj de aŭtismo montriĝas, se la koncernulo:

  • ne havas sufiĉajn rilatojn al aliaj personoj, kiu ŝajnas al (ŝ)li kvazaŭ nur fizikaj objektoj.
  • neniam povas doni amon aŭ ricevi konsolon.
  • ne ludas kun aliaj geknaboj.
  • evitas kontakton per okuloj; ŝajnas ke (ŝ)li "trarigardas tra la alia persono".
  • gapas al rotaciantaj objektoj.
  • retenas neflekseblajn rutinojn kaj estas obstina kiam oni volas ilin ŝanĝi.
  • ofte montras strangajn movojn, ekzemple intencan tremadon per mano aŭ turnado de la korpo.

Sindromo de Asperger

Pluraj personoj (ĉirkaŭ 2 el 1000) montras la simptomojn de aŭtismo, sed en pli milda formo - diagnozeblas ĉe ili la sindromo de Asperger. Ofte ili havas superaveraĝan inteligentecon, sed ilia lerteco pri certaj temoj, kiel parolado, legado aŭ skribado estas kelkfoje malalta. Kontraste, ili povas montri mirigan kapablon pri iu temo, kiel muziko, eksterordinara memoro aŭ rapidaj matematikaj kalkuloj. Tiaj personoj kapablas tre bone koncentriĝi dum longega tempo aŭ povas mem malkovri novajn teoriojn. Tial oni trovas inter ili sciencistojn, esploristojn kaj inventistojn, sed la aliaj nedezirindaj manifestaĵoj de aŭtismo ankaŭ aperas. Kvankam ĉiam en la historio ekzistis personoj kun tiu ĉi sindromo kaj elstaris pro siaj malkovroj aŭ kapabloj, ilia persona vivo estas ofte trista aŭ nesufiĉanta. Kutime, speciale inter viroj, ili havas multnombrajn amrilatojn, sed ilia geedziĝo estas malfeliĉa kaj la infanoj ricevas kruelan traktadon aŭ estas tute ignorataj.

Sindromo de Kanner

La sindromo de Kanner estas la klasika formo de la aŭtismo. Ĝi ne estas en la DSM-IV aŭ en la ICD 10, sed en iuj landoj oni uzas tiun kategorion. Oni nomas ĝin ankaŭ infaneta aŭtismo, ĉar oni povas rekoni ĝiajn simptomojn antaŭ de la tria jaro de la subjekto. La komunikado kaj la socialaj interakcioj estas malevoluintaj, kaj ilia pensado estas tre malpli fleksa, ol de la aliaj infanetoj. Iuj uzas la nomon sindromo de la Kanner por indiki aŭtistoj, kiu estas ankaŭ mutaj; aliuj uzas gin sendepende de la muteco. Laŭ iliaj datoj estas la duono de la subjektoj de sindromo de la Kanner mutaj. La nocion uzis unuafoje psikiatro Leo Kanner en 1943. En la nazia Germanio Kanner empfazis, ke tiuj infanoj povas havi normalajn aŭ superajn intelektajn kapablojn, sed ilia tri kvarono estas ankaŭ intelekta malkapabla.

Komunikado

La parolado de la plej pli aŭtisto estas perturbita. Ili ne komprenas la idiotismojn. Kiu el ili parolas, povas paroli en monotona voĉo, aŭ eĥolalas. Plejfoje estas la uzado de la lingvo problema; la formalaj eraroj estas raraj. Multaj el ili ne uzas la paroladon por komuniki; ili povas esti mutaj; aliuj povas paroli, sed ne parolas; aliuj nur eĥolalas, kaj ne parolas alie. Povas helpi la skribado, la pentrado, la desegnado kaj la komputilo. La komunikadon de la ne parolantaj aŭtistoj helpas la metodoj de alternativa kaj augmentita komunikado, ekzemple signolingvo, intersanĝado de la bildoj, kaj komunikatoro.

Evolvigado

Oni ofte povas la aŭtistojn memorie, ke ili povas plenumi taskojn, kiuj postulas bonan tre bonan memorion.

Oni uzas multajn metodojn. Li evolvas la procezojn de la perceptado, la sensoran integracion, kaj strukture la sensororganojn. Li evoluigas specifikajn kapablojn. Li uzas multan aktivadon kiel terapia metodo, ekzemple pupojn, muzikon, ludon, bestojn aŭ manartojn. La komunikadon de la neparolantaj kaj malmulte parolantaj aŭtistoj helpas la metodoj de la augmentativa kaj alternativa komunikado, ĉefe la intersanĝado de la bildoj kaj la blisa skribo. Ankaŭ la movigado helpas. La behavioristaj kaj la kognitivaj metodoj sanĝas la konduton por la helpo de la ĉiutaga vivo.

Laŭ 2009-a Amerikana esplorado la kuracado en la hiperbara kamero estas ankaŭ avantaĝa por la aŭtistaj infanoj. Poste la 80 procento de la aŭtistoj sentis sin pli bone. El la kontrola grupo estis tio numero 38 procento.[6]

Laŭ Delacato la stereotipaj movadoj la sensorajn organojn, kiel ĉe la blinduloj kaj la surduloj. Laŭ lia teorio tiuj movadoj montras, kiu sensororgano estas problema. Se oni kuracas tiun problemon, tiuj movadoj ĉesigas. Delacato kuracas plian centon de la aŭtistaj infantoj, sed iuj kritizas lin, ke tiu ne plenumiĝas ĉe la plimulto de la aŭtistoj.

La aŭtismo estas multspeca, kaj ĉio aŭtista infano estas alia, sed estas ĝeneralaĵojn. Multe helpas la bone strukturita medio, kaj la kvieta, stabila kaj kuraĝanta stilo de la instruado. La sociala kaj aliaj kapabloj de iuj aŭtistaj infanoj estis tial korektita, ke ili povas lerni kaj ludi kun la kapablaj infanoj. Per niaj aktualaj kono oni ne povas kuracadi la aŭtismon, ĉar ili estas kaŭzita pere tiaj neuraj strukturoj, kiuj frue finas ilia evolvigadon.

Konsekvencoj

La grava formo de la aŭtismo perturbas la perceptado kaj la komunikadon. La aŭtisma soleco malhelpas la evoluadon de la socialajn kontaktojn. La malkapablo de la uzado de la socialaj reguloj kaŭzas multan streson. La aŭtismaj infanoj estas malfacile edukeblaj, kaj la plenkreskaj aŭtistoj ofte estas malkapabla por la memstara vivado.

Kritikoj

Iuj bone komunikanta aŭtistoj kontraŭas la provaĵojn por la kuracado de la aŭtismo. Laŭ ili estas la aŭtismo nek malkapablo, nek malsano, sed formo de la vivo. Se ĝi estus forigita, malaperigus iu peco de la multseco de la homa pensado. La aŭtismo estas peco de ilia personeco; ili kroĉiĝas al ĝi, kaj kiu volas ŝanĝi ilian aŭtismon, tiu volas ŝanĝi ilin kontraŭ ilia volo. Ili pensas, ke iuj simptomoj estas ne la simptomoj de la aŭtismo, sed la konsekvencoj de la problema komunikado kaj kunsento de la neaŭtistoj.

Famaj personoj kiuj eble havis la sindromon

  • Sir Isaac Newton (1642-1727)
  • Charlie Chaplin (1889-1977) - Li edziĝis kvarfoje, sed pro iama povreco li restis avara kaj traktis malbone siajn infanojn.
  • Albert Einstein (1879-1955) - Kiam li estis bebo, li estis silenta kaj ne parolis ĝis kiam li aĝis tri jarojn. Li edziĝis kaj havis du filojn, sed por tro okupateco li longe suferis nervan frustradon. Li havis plurajn amrilatojn kaj lia familia vivo ne estis tre feliĉa.
  • "Bing" Harry Lillis Crosby (1904-1977) - Lia familio kaj filoj devis hejme obei tre striktajn regulojn.
  • William "Bill" Gates (1955- ) - Per rapidaj kaj intensaj klopodoj li evoluigis la operaciumon MS-DOS kiun IBM uzis en siaj komputiloj. Lia firmao Mikrosofto nun estas dominanta en la monda merkato kaj ĵaluze protektas siajn monopolojn. Dume ili donacas milionojn da dolaroj al bonfaro, sed traktas senkompate aliajn firmaojn kiujn ili kredas esti rivaloj.
  • Daniel Tammet (1979- ) - havas grandajn matematikajn kaj lingvajn kapablojn - sinesteziulo.

Krome, ŝajnas ke ankaŭ iuj specifaj hobioj estas pro siaj trajtoj speciale favorataj inter homoj kun la sindromo de Asperger. Tial oni povas trovi multajn ekzemple inter matematikistoj, programistoj, lingvistojesperantistoj.[mankas fonto]

Literaturo

  1. Frith, Uta (1989) Autism: Explaining the Enigma. Oxford, Basil Blackwell
  2. http://www.egeszsegkalauz.hu/gyermekbetegsegek/a-kutatas-megerositette-az-idosebb-edesanyak-es-az-autizmus-osszefuggeset-103280.html?cid=hk2010 La esplorado atestis la konekton inter la maljunaj patrinoj kaj la aŭtismo
  3. angle Autizmus és homeopátia
  4. Smits, Tinus. Autizmus. Remedium. ISBN 978-963-87863-0-2.
  5. Ne koneksas la aŭtismo kaj la vakcino (Index, 2008. septembro 5.)
  6. http://www.kistigrisklub.hu/site.php?inc=hirek&menuId=96&hirId=617 La hiperbara kamero en la kuracado de la aŭtismo, 2009-03-23

Eksteraj ligiloj