Aŭtoĥtono (antikva Grekujo)
Laŭ la helena mitologio, aŭtoĥtonoj aŭ aŭtoktonoj estis homoj kreskintaj el la Tero. Pro tio, ili estis por ĉiam speciale ligitaj al ĝi. Tamen, ili ne estis filoj de la diino de la Tero, Geo, ĉar ili, nure kaj simple, havis nek patron nek patrinon, ili kreskis sur la tero kiel plantoj.
Ĉi tiu nask-maniero okazis kiam la Destino ĉesis direkti la Universon, kaj ĝi, laŭ sia propra impeto, renversis la direkton de ĝia movado. En tiuj tempoj teruraj ŝanĝoj ekstermis multajn bestajn specojn, kaj nur elektitaj homoj pluvivis. Ili subite ekvivis inverse: maljunuloj pli kaj pli juniĝadis kaj junuloj malkreskadis, iĝis ĵusnaskitoj kaj poste simple malaperis.
Tiel, la seksa reproduktado ne eblis, kaj ankaŭ morto malaperis en tiu mondo, kie tempo kuris renverse kaj vivantaj estaĵoj juniĝadis. Ironie, kvankam morto ne plu ekzistis, specoj malaperadis. Tamen, kiam la novaj dioj ekregis en la mondo, vivo denove disvolviĝis enorde kaj la supervivantaj generacioj, kiuj spertis juniĝadon, poste maljuniĝis kaj rakontis al iliaj idoj pri tiu nekutima fakto.
Kelkaj el la plej konataj aŭtoĥtonoj estis:
- Amfiktiono, filo, laŭ aliaj verkistoj, de Deŭkaliono kaj Pirra. Li estis reĝo de Atiko post venki Kranaon, sed li estis siavice venkita de Eriktonio.
- Araso, la unua homo, kiu loĝis en Fliasio, ĉe la istmo de Korinto. Lia idaro estis reĝoj de ĉi tiu urbo kaj de Argoso.
- Kastalio, foceano kies filino Tia organizis unuafoje orgiojn honore al Dionizo kaj naskis Delfoson, la homo kiu nomis tiu konatan urbon.
- Cekropo, duone homa kaj duone serpenta. Li estis la unua reĝo de Ateno, kiu estis dediĉata al diino Atena dum lia reĝado. Aliaj verkistoj rakontis ke li estis filo de Geo, ĉar lia nekutima naskiĝo.
- Koreso, fondinto de la templo de Artemiso en Efezo.
- Kranao, reĝo de Ateno venkita de Amfiktiono, kiu spertis la diluvon.
- Eriktonio, kiu, same kiel Cekropo, estis reĝo de Ateno kaj duone homa kaj duone serpenta. Aliaj versioj asertas, ke li ne estis aŭtoĥtono, sed filo de Hefesto kaj Geo, Atisa aŭ Atena.
- Evenoro, atlantidano kies filino estis amita de Posejdono.
- Indo, praulo de la indanoj mortitaj de Zeŭso.
- Lelekso, unua reĝo de Lakonio, kiu alvenis de Egiptio. Eble liaj veraj gepatroj estis Posejdono kaj Libio.
- Palektono, patro de Pelasgo laŭ Esĥilo.
- Pelasgo, kiu eble ne estis aŭtoĥtono, sed filo de la antaŭa aŭ de Zeŭso kaj Nioba. Li estis reĝo de la Peloponezo kaj de Argoso.
- Perifaso, reĝo de Atiko antaŭ Cekropo. Zeŭso transformis ĝin en aglo.
- Figalo, reĝo de Figalio (Arkadio). Eble li estis filo de Likaono.
- Flegiaso, reĝo de flegianoj (Beotio) murdita de Liko. Aliaj verkistoj asertas ke li estis filo de Areso kaj Dotisa, aŭ Krisa.
- Tilo, patro de Halio.