Aŭtografo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Inés Guerra, meksika prezentistino subskribanta aŭtografojn.
Aŭtografo de Marteno Lutero.

Aŭtografo (el latina autogrăphus, kaj siavice el la greka, αὐτόγραφος)[1] estas dokumento skribita totale mane de ties aŭtoro, male al dokumento tajpita, maŝinskribita aŭ kopiita de mankopiisto. Ekster la etoso de la historio, aŭtografo estas subskribo dediĉita de famulo al fano aŭ admiranto. Tiukadre subskribas aŭtografojn kantistoj, muzikistoj, venkintaj sportistoj, aŭtoroj ĉefe dum librofoiroj aŭ prezentado de ties verkoj ktp. Foje aŭtografo povas plialtigi la valoron de la subskribita bazo, ekzemple libro, foto, monbileto ktp.

En la muzika parolmaniero, tiu termino uzatas ofte anstataŭ la esprimo "aŭtografa partituro", reference al partituro verkita mane de la propra komponisto kaj subskribita de li mem.

En la etoso de Bildliteraturo desegnistoj kutimas fari aŭtografojn kun almenaŭ parte bildo.

Laŭ Francisko Azorín aŭtografo estas Skribaĵo propramane farita de aŭtoro.[2] El tio li formas la terminojn aŭtografio kiel "Arto reprodukti aŭtografojn per litografio" kaj aŭtografi kiel "Reprodukti skribaĵojn".[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio de la samdevena hispanlingva vorto Arkivigite je 2012-03-19 per la retarkivo Wayback Machine, ĉe la ero de la difino de autógrafo de la DRAE.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 24.
  3. Azorín, samloke.