Aŭtokodoj en Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉiu lando uzas pli-malpli klare difinitan sinsekvon de literoj kaj ciferoj por siaj aŭtokodoj. Tio ofte permesas konkludi, el kiu lando iu veturilo venas, eĉ se internacia aŭtosigno mankas kaj alia konkreta indiko de lando ne estas legebla aŭ ankaŭ mankas. Tamen en multaj kazoj tiu identigo ne estas sendube ebla. Krome en multaj landoj por specialaj celoj estas eldonataj aŭtokodoj por specialaj celoj, kiuj ne kongruas al la kutima sistemo kaj do povas misgvidi. Tamen jen interpretilo por Eŭropo.

Kelkaj tre malgrandaj ŝtatoj estas ellasitaj, ĉar krom en tuja apudo estas pli malverŝajne trovi tian aŭton ol iun el la supre menciitaj specialaj kodoj kaj ĉar ili kutime relative grande montras la landan blazonon.

specialaj kazoj[redakti | redakti fonton]

Aparte menciindaj estas rusaj aŭtokodoj: Ili estas plej bone identigeblaj per du- aŭ tricifera regiona kodo en aparta kadro dekstre, iom pli alte skribite. Por la resto ekzistas diversaj sinsekvoj da literoj kaj ciferoj (sed nur unu por normalaj aŭtoj, kiu estas sube en la listo). Oni uzas nur literojn ekzistantajn en la cirila alfabeto.

Krome en Belgio ekzistas ajnaj kombinoj de entute kvin literoj kaj ciferoj (ruĝaj). Tiuj ne estas nove eldonataj jam relative longan tempon, sed ĉar ili estas ligitaj al persono kaj ne al veturilo, ili aperas ankaŭ ĉe novaj aŭtomobiloj.

klarigo de la skemoj[redakti | redakti fonton]

  • X indikas unu literon
  • Xxx indikas unu ĝis tri literojn
  • 9 indikas ciferon
  • 9oo indikas unu ĝis tri ciferojn
  • (maks. 8) signifas, ke da literoj kaj literoj sume estas maksimume 8
  • i.a. indikas, ke la lando havas pliajn sistemojn
  • (eks) indikas eksan sistemon, laŭ kiuj oni tamen ankoraŭ povas renkonti aŭtokodojn surstrate. Sistemoj jam tre longe ne plu uzataj ne estas menciitaj.

nur ciferoj[redakti | redakti fonton]

9oooo Luksemburgio (i.a., eks)

unu litera, unu cifera grupoj[redakti | redakti fonton]

Xx 9ooooo Svisio; Portugalio nur por remorkoj
Xx 9ooo Luksemburgio (nove eldonataj ĉiam kun du literoj)
XX 999 Litovio nur por remorkoj
XX 9999 Latvio; Danio nur por remorkoj
XX 99999 Danio; Norvegio; i.a. Pollando
XXX 999 Belgio; Finnlando; Hungario; Litovio; Svedio
XXX 9999 Grekio (nur literoj ankaŭ ekzistanta en la greka alfabeto); Norda Irlando (unu litero ĉiam estas I aŭ Z, ĝis 1987 ankaŭ uzita en la Respubliko Irlando); i.a. Pollando

unu litera, pluraj cifera grupoj[redakti | redakti fonton]

Tio signifas, ke grupoj da ciferoj estas apartigitaj per streketo. Ne estas konsiderata ĉi tie, ke Svisio uzas punkton por grupigi milojn.

XX 99o-99o Serbio; Montenegro (distingeblaj per la regionaj kodoj)
XX 99-99 Portugalio (eks)

litera, cifera, litera grupoj[redakti | redakti fonton]

Xx 9oooo Xxx (maks. 7) Aŭstrio
X 9oo XXX Britio (eks); kun B komence kaj 2 ciferoj: Rumanio nur por Bukareŝto
XX 999 XX Francio; Italio; Makedonio; Slovakio
XX 999o Xx (max. 7 krom Zagreb = ZG komence) Kroatio
XX 9oooo Xx Svisio (nur por specialaj uzoj kun difinitaj finaj literoj, almenaŭ en plej multaj kantonoj)
XX 9999 X Albanio
Xx 9999 Xx Bulgario (nur literoj ekzistantaj en la cirila alfabeto)
XX 9999 XX Ukrainio (nur literoj ekzistantaj en la cirila alfabeto)
XX 99 XX Nederlando (eks krom specialaj kazoj)
Xx 9999 Xx Hispanio (eks)
XX 99 XXX Britio (krom Norda Irlando); Bukareŝto
XXX 99 XX i.a. Pollando

Se ŝajne fine estas pli ol 3 literoj, el kiuj la unua(j) estas I, tiuj I verŝajne estas angla-tipa 1.

du literaj, unu cifera grupoj[redakti | redakti fonton]

La du literaj grupoj estas apartigitaj diversmaniere

XX-XX-99 i.a. Nederlando
Xxx-Xx 9ooo (maks. 8) Germanio
Xx-XX 999 Moldavio (komence ĉiam 2 literoj aŭ C)
Xx-Xx 9ooo Bulgario (nur por duliniaj ŝildoj); Hispanio (same, eks)

unu cifera, unu litera grupoj[redakti | redakti fonton]

999 XXX Estonio
9999 XX Belorusio (eks)

cifera, litera, cifera grupoj[redakti | redakti fonton]

9-XXX-99, 99-XXX-9 i.a. Nederlando
99-Xx-9ooo Respubliko Irlando
99-Xxx-9ooo Turkio
999-X-999 Bosnio kaj Hercegovino
99oo XXx 99 (maks. 8) Francio (malnova sistemo)
9ooo XX 9 Belorusio (nur literoj ekzistantaj en la cirila alfabeto)

du ciferaj, unu litera grupo[redakti | redakti fonton]

999-99 XX Ukrainio (eks)
99-99 XX Portugalio

pli ol tri grupoj[redakti | redakti fonton]

9 X 9 - 9999 Ĉeĥio
diversaj komenciĝantaj per XX-X 9 Slovenio
diversaj komenciĝantaj per XXx Pollando
X 999 XX 99o Rusio (vidu ankaŭ supre)

aliaj distingoj[redakti | redakti fonton]

En plej multaj kazoj oni povas distingi landojn kun sama skemo alimaniere. Ofte la internacia kodo de la lando aperas ie, sed malgrande. Sed ekzistas ankaŭ pli rimarkeblaj specifaj ornamaĵoj aŭ kontrolafiŝetoj, kaj ankaŭ la uzataj litertiparo varias (sed ofte ankaŭ varias en la sama lando!). Kelkaj landoj devias de la kutimaj nigraj literoj sur blanka fono.

La plej okulfrapaj distingiloj estas:

koloro[redakti | redakti fonton]

Atentu, ke koloro de literoj aŭ fono en multaj landoj indikas specialajn uzojn, sed ĝuste tie ofte ankaŭ la skemo devias. Ekzemple aŭto kun ruĝa "LDK 062" verŝajne estas belga se trovata sufiĉe for de germana distrikto Lahn-Dill, sed en tiu germana distrikto ĝi povas indiki aŭton por prezenta kaj provvetura uzo (almenaŭ principe; la administra instanco decidas mem ĉu eldoni tiel mallongajn kodojn tiucele).

ruĝajn literojn uzas / uzis:

  • Belgio
  • Belorusio por la malnova sistemo

flavan fonon uzas:

  • Nederlando
  • Luksemburgio
  • Britio por la malantaŭa ŝildo (inkluzive de Norda Irlando)
  • Francio ne plu devige por la malantaŭa ŝildo
  • Danio por veturiloj kun malpliigitaj impostoj

tiparo[redakti | redakti fonton]

Plej rimarkeblaj estas la tre grasaj literoj de britaj aŭtoŝildoj (inkluzive de Norda Irlando).

Malpli grasa, sed taŭgaj por distingo de danaj aŭtoŝildoj, estas la norvega tiparo.

Kontraŭfalsigan tiparon uzas Germanio depost kelkaj jaroj. Ĝi estas facile rekonebla ĉe kelkaj literoj (ekz. C), sed precipe ĉe la preskaŭ rektangula cifero 0. Simila estas la tiparo de Slovenio, sed tie la grupigo de literoj kaj ciferoj estas unika.

grandeco[redakti | redakti fonton]

Nur ĉe la antaŭa flanko svisaj licencplatoj estas rekoneblaj per tio, ke ili estas tre malgrandaj.

specifa distingo de samskemaj aŭtokodoj[redakti | redakti fonton]

La hungaraj licencplatoj depost aliĝo al EU preskaŭ aspektas kiel la litovaj. Kontraŭe al ĉi-lastaj ili havas (kiel jam antaŭe) streketon inter la litera kaj la cifera grupoj. Ĉe svedaj licencplatoj (sur malantaŭa flanko) en tiu loko estas rektangula kontrolmarko.

La multaj ŝildoj kun 1-2 literoj - ciferoj - 1-2 literoj sur blanka grundo en pluraj landoj portas la landan blazonon. De tio devias:

  • Aŭstrio: Tie ne estas la aŭstra blazono (krom por federaciaj ŝtataj instancoj, sed ili uzas alian skemon). Oni montras la blazonon de la koncerna federacia lando.
  • Bulgario kaj Ukrainio: neniu apartigo
  • Hispanio (eks): apartigo per mezalta punkto
  • Italio: neniu apartigo, anstataŭe tute dekstre blua strio simetria al la maldekstra Eŭropo-strio
  • Makedonio: La ŝildoj havas ruĝan kvarangulan blokon, en kiu aperas malgrande la cirilaj ekvivalentoj al la latinaj literoj de la aŭtokodo.