Aŭto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mercedes Simplex de 1906
Modelo T de Henry Ford

La aŭtomobilo (el la greka autos [mem] kaj latina mobilis [mobila]), mallonge aŭto, estas krom biciklo unu el la plej ofte uzataj veturiloj de la persona kaj ŝarĝotransporto. Aŭtomobilo estas difinebla kiel memmova veturilo, kiu memstare movas sin per helpo de propra movilo - sen helpo de tirbestoj - sur stratoj, vojoj (sendepende de reloj).

Historio

Invento de la aŭtomobilo

La verŝajne unua aŭtomobilo estis konstruita kaj ekuzita en 1678 de la jezuita pastro Ferdinand Verbiest (1623–1688) en la ĉina kortego. Temis pri memmova vapormaŝino.

La piŝta motoro, laŭ kies skemo funkcias ankaŭ la hodiaŭaj motoroj, estas la elpensaĵo de la nederlanda fizikisto Christiaan Huygens (1629–1695). Temis pri eksploda motoro, kies eksplodaĵo estis verŝajne pulvo.

Jam en 1768 estis konstruita fare de Nicolas-Joseph Cugnot por la franca armeo vapormaŝino por transporto de kanonoj, sed ĝi funkciis nur tre hazarde.

En la 19-a jarcento estis konstruitaj multnombraj vaporaŭtomobiloj. Jam en 1828 okazis pli-malpli regula naveda trafiko de vaporbuso inter London kaj Bath. En la 20. jarcento estis konstruata sukcesa vapor-aŭto, la t.n. Sentinel.

Vidu: Invento, Gravaj eltrovaĵoj

La hodiaŭa aŭtomobilo

La evoluo de la hodiaŭa aŭtomobilo komenciĝis en 1886 en Germanio. Ĝi estis inventita la 3-an de julio 1886 en Mannheim fare de Carl Benz. Iom poste sekvis lin – sendepende de tio – en Cannstatt ĉe Stuttgart Gottlieb Daimler kaj Wilhelm Maybach kaj en Vieno Siegfried Marcus.

La unuan longdistancan veturon entreprenis la edzino de Carl Benz, Bertha Benz la 5-an de aŭgusto 1888 de Mannheim al Pforzheim.

La usonano Henry Ford dum 1903 en Detroit (Usono) malfermis aŭtomobilan produktejon kaj dum la unua jardeko de sia firmao sisteme enkondukis la tempo-ŝparan produktoprocezon de muntoĉeno. La furora Modelo T de firmao Ford tial produkteblis en pli grandaj kvantoj ol iu antaŭa aŭto, kaj la aliaj produktejoj iom post iom transprenantaj la muntoĉenan produktadon (ekzemple firmao Opel en Germanio dum 1924) kune kontribuis, ke la aŭtomobilo iĝis amasprodukto, kiu ŝanĝis la konduton kaj ĉiutagon de la homoj kiel neniu alia produkto.

Ekde 1900 estis fonditaj pli ol 2500 firmaoj, kiuj produktis por la merkato aŭtomobilojn. Multaj entreprenoj, kiuj produktis en la 19-a jarcento fervarojn aŭ ŝtalon, komencis meze de la jarcento la produktadon de armiloj aŭ bicikloj kaj tiel akiris la bezonatajn konojn, scion, por produkti jarcenton poste aŭtomobilojn.

Ankaŭ hodiaŭ ekzistas malgrandaj entreprenoj, kiuj muntas ekskluzivajn aŭtojn ĉefe permane; ekz. la firmaoj Stutz (Usono) kaj Morgan (Britio).

Tekniko

Ford T 1909, la unua aŭto industrie produktita en muntoĉeno

La plej ofte produktitaj aŭtomobiloj baziĝas sur la baza konstruo de Mercedes Simplex (1906 – vidu supran foton, la t. n. simpleks-konstruaĵon): en tiu modelo la motoro troviĝas antaŭe. La nocio Simpleks originas de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a, kiu nomis en 1906 dum aŭtomobila ekspozicio en Berlino ekveturon kaj la 10-minutan veturon kun Mercedesa aŭto "Simplex". La germana imperiestra familio estis tre aŭtomobil-ravita, la frato de la Imperiestro Vilhelmo la 2-a, princo Heinrich, inventis glacoviŝilon du jarojn post la usonanino Mary Anderson kiel unua germano kaj anoncis la inventaĵon en 1905 por patento.

Komponentoj de la aŭtoj

La funkciigo

Kvartakta eksplodmotoro
Rondira vankelmotoro

La aŭtoj hodiaŭ havas ĝenerale eksplodan motoron. Pelaĵoj estas antaŭ ĉio benzino (karbura motoro) kaj dizeloleo (dizelmotoro), en kelkaj landoj oni uzas ankaŭ alkoholon. Pro emisiaj kaŭzoj aŭ por doni alternativon al la fosiliaj brulaĵoj, iuj firmaoj evoluigis modelojn kun pelaĵoj kiel tergaso, likva gaso, plantoleo (ekz. kolzoleo, biodizeloleo) aŭ hidrogeno. Nuntempe pliiĝas la aŭtomobiloj kun elektromotoroj. La energio venas tiuokaze kiel ŝarĝita energio de akumulatorobrulaĵ-ĉeloj, kiuj povas funkcii per hidrogeno aŭ alkoholo. Ĉe hibridmovo de du japanaj produktantoj, la aŭtoj havas kaj karburan motoron kaj elektromotoron. La karbura motoro ŝargas normalkaze la pilon por la elektromotoro, kiu eluzas la avantaĝon de granda turnomomanto en la tuta turnonombra amplekso. Aliaj tipoj estas la aŭtoj kun pura elektromovo aŭ enŝaltado de karbura motoro ĉe granda povobezono (vidu ankaŭ Toyota Prius kaj Honda).

Aŭtoj kun sunĉeloj kaj opcia pedalmovo estas ĝis nun eksperimentaĵoj.

Oni povas dividi la motorojn laŭ funkciado:

Vidu ankaŭ:

Sekureco

Oni povas la sekurecon de la aŭtomobiloj plibonigi per administraj kaj konstruaj rimedoj.

  • al la administraj rimedoj apartenas ekz: trafikreguligo (per trafikŝildoj, lampoj), perleĝa reguligo (deviga sekurzono, malpermeso de telefonado), trafikkontrolo kaj aliaj metodoj.
  • la konstruaj sekur-ekipaĵoj de la modernaj aŭtoj estas divideblaj je du grupoj:
    • aktivaj sekur-ekipaĵoj devas aktive obstakli, eviti la gravajn vundojn aŭ eĉ la akcidenton ekz.: ABS, ASR, ESP
    • La pasivaj sekur-ekipaĵoj helpas dum akcidenti malgrandigi la damaĝojn. Ekz: deformebla strir-rado kun deklinebla stir-kolono, sekurzono, aersako, apog-arko, ĉifiĝa zono

Malavantaĝo de la aŭtoj

Ekzistas ankaŭ malavantaĝoj de la aŭtouzado por la socio, unuopaj homoj, pro kiuj unu konsideras aŭtomobilon kiel riskon por la homo kaj medio:

  • ofteco de akcidentoj: laŭ la Mond-Organizo por Sano mortas ĉiujare pli ol 1,2 milionoj da homoj pro sekvoj de trafikakcidentoj
  • aerpoluado: en Germanio mortas laŭ oficiala kalkulo ĉiujare 14.000 homoj en sekvoj de la dizel-ellasgasoj, pli ol pro tabako.
  • klimata varmiĝo: la per fosilia energio pelataj aŭtomobiloj produktas grandan kvanton de forceja gaso CO2.
  • Surfaco-voro pro stratoj, aŭtostradoj kaj parkejoj.
  • fuŝado de la pejzaĝo.
  • perdo de la sociaj kutimoj kaj virtoj: pro daŭra anstataŭiĝo de pieda aŭ publikvetura irado per aŭtomobila, homoj malkutimiĝas je la apudvivo socia kaj perdas la sociajn virtojn.
  • Bruemisio: laŭ studoj de la germana federacia media oficejo, ekzistas rilato inter la trafikbruo sur-strata kaj koraj-cirkuladaj malsanoj.
  • foruzado de krudmaterialoj: dum la produktado de unu aŭtomobilo oni foruzas ekzemple kelkajn centmil litrojn da akvo.
  • malapero de la ĉieaj butikoj profite al superbazaroj kun pligongigo de irtempo kaj pliĝenadoj al la ĉiutaga vivo.
  • alia kalkulo estis farita de iuj: sumigante la laborhorojn por pergajni la monon postulatan por aŭto-uzo: la aĉetkosto, la benzino, asekuro, taksoj kaj impostoj, riparoj, parkpago, ktp, plus la tempo pasanta dum la veturo mem, en remizo, por serĉi parkejon, ktp, oni dividas la kilometrojn veturitajn per la sumo de tiuj horoj, kaj oni ricevas la realan averaĝan rapidecon de veturado, la rezulto estas proksimume... po 5 kilometroj hore! La rapideco per kiu homo irus piede.
  • socio kaj labormerkato iĝis tute dependaj de aŭtomobilo; diratis, ke "hodiaŭ la homoj laboras grandan parton de la tago por pergajni monon bezonatan por iri ĝis la laborloko", kaj "de du generacioj irdaŭro inter loĝejo kaj laborejo pligrandiĝis pli rapide ol malgrandiĝis samtempe deĵordaŭro."
BMW 320i

Evolutendencoj

Oni povas rimarki diversajn evolutendencojn. La plej rimarkebla tendenco estas la pliigo de la elektronika ekipaĵo (naviga sistemo, enkonstruo de amuziloj kiel televidiloj aŭ DVD-montriloj).

Kritikistoj de la aŭtomobiloj

Produktadaj statistikoj

En 2005, 63 milionoj aŭtoj estis produktitaj tutmonde.

La 15 plej grandaj aŭtoproduktantaj landoj en 2005 red.
Aŭtoj kaj malpezaj komercaj aŭtoj, produktado (1.000 unuoj)
1,000 2,000 3,000 4,000 5,000 6,000 7,000 8,000 9,000 10,000 11,000 12,000
Usono 11,524
Japanio 10,064
Germanio 5,543
Ĉinio 5,067
Suda Koreio 3,657
Francio 3,495
Hispanio 2,677
Kanado 2,624
Brazilo 2,375
Unuigita Reĝlando 1,783
Meksiko 1,607
Barato 1,406
Rusio 1,264
Tajlando 1,110
Italio 995
                                                                                                                                                                                                                                               
Notoj:

Dezajno / Aŭtomodeloj

Dezajn-varioj

Aŭtomobil dezajnistoj

Famaj aŭtomodeloj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.