Aŭtonoma Monaĥa Ŝtato de la Sankta Monto Athos

La Aŭtonoma Monaĥa Ŝtato (respektive Respubliko) de la Sankta Monto Athos - greke Αυτόνομη Μοναστική Πολιτεία Άγιον Όρος,[1] Autonomi Monastiki Politeia Agios Oros, bulgare Автономна монашеска република света гора [2] resp. serbe Аутономна монашка република Света Гора [3], Aŭtonomna monaŝeska/monaŝka republika Sveta Gora, rumane Republica autonomă monahală Sfântul Munte [4] - estas duonmemstara regiono de la greka ŝtato kun memregantaj monaĥaj komunumoj sude de la duoninsulo nomata laŭ la monto Athos oriente de la regiona distrikto Ĥalkidiko. Neoficiale ĝi estas nomata "Aŭtonoma monaĥa ŝtato" aŭ "Monaĥa Respubliko" (videblas ke ĉiuj lokaj lingvoj krom la greka uzas la nomon "respubliko"). Ĝi ekde 1988 troviĝas en la Listo de Monda Heredaĵo de Unesko.
En pejzaĝo alkroĉita al la monto, troviĝas 20 monaĥejoj kiuj gastigas ĉirkaŭ 2 000 grekajn, bulgarajn, rumanajn, rusajn, serbajn kaj aliajn ortodoksajn monaĥojn, kiuj vivas izolite, introspekte kaj preĝe. Tiuj monaĥejoj kaj la diversaj vilaĝoj kaj butikoj kiuj dependas de ili, falas ekster la aŭtoritaton de la estro de la ortodoksa eklezio de Grekio, la ĉefepiskopo de Ateno, sed kaj falas sub la jurisdikcion de la patriarko de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio[5].
La teritorio de la Monaĥa Respubliko limas al la greka komunumo Stagira-Akanthos, de kiu ĝi estas apartigita pere de longa barilo de ĉirkaŭ naŭ kilometroj. La urbo Karyès (Athos) estas la politika kaj administra centro de la la Aŭtonoma monaĥa ŝtato.