Aŭtonoma Regiono Kurdistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtonoma Regiono Kurdistano
Heremê Kurdistanê / Iqlĩm Kurdistãn al-‘Irāq
flago de la Regiono Kurdistano
flago de la Regiono Kurdistano

blazono de la Regiono Kurdistano

blazono de la Regiono Kurdistano
mapo
situo de la Regiono Kurdistano
bazaj datumoj
ĉefurbo Arbil
oficialaj lingvoj kurde kaj arabe[1]
prezidanto
Masud Barzani
ĉefministro
Barham Salih
himno Ey Reqîb
loĝantaro 7.549.842 (2009)
 - loĝdenso 189 loĝ./km²
areo 40.000 km²
aŭtonomia statuto de 1970
valuto iraka dinaro
(1991 ĝis 2003 "svisa dinaro")
En 1975
En 1998
En 2009

La Aŭtonoma Regiono Kurdistano (kurde Heremê Kurdistanê) estas aŭtonoma regiono en la nordo de la ŝtato Irako. Ĝi instaliĝis kadre de la "marta manifesto" en 1970, konsentita inter la tiama iraka vicprezidanto Sadam Husein kaj la reprezentantoj de la kurdaj partioj gvide de Molla Mustafa Barzani sub la nomo Kurda Aŭtonoma Regiono. Pro regionaj patriotismaj kialoj en 2005 ĝi ricevis la nunan nomon Aŭtonoma Regiono Kurdistano, por doni oficialan statuson al la etna-geografia termino Kurdistano respektive Kurdio. La politikaj partioj Patriotisma Unio de Kurdistano (PUK) kaj Kurdistana Demokratia Partio (KDP) konsistigas la regionan registaron. La Aŭtonoma Regiono Kurdistano havas propran flagon, propran konstitucion kaj propran himnon, nomatan Ey Reqîb.

Notoj

  1. The Kurdistan Region’s official languages for government purposes are Kurdish and Arabic ("la oficialaj lingvoj de la Aŭtonoma Regiono Kurdistano por registara uzo estas la kurda kaj araba")

Eksteraj ligiloj