Aŭtonoma Respubliko de Norda Epiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Etnografia mapo de Norda Epiro en 1913, prezentita de Grekio ĉe la Pariza Packonferenco, 1919.
A caricature showing a woman defending herself from a monkey, leopard and snake. The woman's right forearm reads Shkodër and the left reads Janina.
Albana karikaturo montras Albanion defendanta sin el najbaraj landoj — Montenegro (simio), Grekio (leopardo) kaj Serbio (serpento) — kiel virino defendanta sin el animaloj, diranta: "Iru for! Sangosuĉuloj!"

La Aŭtonoma Respubliko de Norda Epiro (greke Αὐτόνομος Δημοκρατία τῆς Βορείου Ἠπείρου) estis efemera, mem-reganta ento fondita en la sekvo de la Balkanaj Militoj la 28an de februaro, 1914, de ties partianoj vivantaj en suda Albanio (Norda Epiro).

La areo, konata kiel Norda Epiro (Βόρειος Ήπειρος) al grekoj kaj kun granda greka loĝantaro, estis prenita fare de la Greka Armeo el la Otomana Imperio dum la Unua Balkana Milito (1912–1913). La Protokolo de Florenco, tamen, asignis ĝin al la lastatempe establita albanan ŝtaton. Ĉi tiu decido estis malakceptita de la lokaj grekoj kaj ĉar la greka armeo retiriĝis al la nova landlimo, aŭtonoma registaro estis instalita ĉe Argirokastron (greke Αργυρόκαστρον, hodiaŭ nomita Gjirokastër), sub la gvidantaro de Georgios Ĥristakis-Zografos, distinginda loka greka politikisto kaj eksa Ministro de Fremdaj Aferoj kaj kun implica subteno de Grekio.[1]

Bildo de la oficiala deklaro de Sendependeco de la 1a de marto 1914. Prezidanto Georgios Ĥristakis kaj membroj de la Registaro, episkopoj Vasileios kaj Spiridon tiel kiel lokaj pastraroj, militistaj personaroj kaj civiluloj estas viditaj antaŭe.

En majo, la memstareco estis konfirmita fare de la Grandaj Potencoj per la Protokolo de Korfuo. La interkonsento certigis, ke la regiono havos sian propran administracion, rekonis la rajtojn de la loka loĝantaro kaj provizis por mem-registaro sub nominala albana suvereneco. Tamen, ĝi estis neniam efektivigita ĉar en aŭgusto la albana registaro disfalis. La Greka Armeo reokupis la areon en oktobro 1914 sekvante la eksplodon de la unua mondmilito. Laŭ plano Norda Epiro estos cedita al Grekio post la milito, sed la retiriĝo de itala subteno kaj la malvenko de Grekio en Greka-turka milito (1919-1922) rezultis en ties fina cedo al Albanio en novembro 1921.[2]

La Nordepira flago kiel prezentita de la franca revuo L'Illustration (aprilo 1914) en la Sarandë sidejo. Sarandë estis unu el la unuaj urboj kiu aliĝis la aŭtonomia movado.
Armita grupo de Epiraj virinoj. Aŭgusto 1914, Gjirokastër regiono.
Georgios Ĥristakis Zografos, tra efikaj politikaj manovroj, akiris por Norda Epiro internacie agnoskitan aŭtonoman statuson.
Afranka poŝtmarko eldonita de la Nordepiraj poŝtaj aŭtoritatoj kun la flago de la stato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boeckh 1996: 114
  2. Miller 1966: 543–44

Bibliografio[redakti | redakti fonton]